Tamaloj

tamalo 1tamalo 2

Tamalo estas manĝaĵo surbaze de maizo, kiun oni manĝas ekde multaj jaroj fare de la mezamerikaj civilizoj. Ĝi ankaŭ estas ofta manĝaĵo en karibaj insuloj kaj tie kies loĝantoj translokiĝas. Tamalo estas bongusta, nutriga kaj facile kuirebla plado kiun ni ĉiuj povas prepari hejme.

La originalaj receptoj uzas foliojn de platanarbo aŭ maizo por envolvi la maizaĵon sed en Eŭropo tiuj folioj apenaŭ troveblas, precipe la maizfolioj, tial oni uzas aluminian folion. Ankaŭ en Ameriko oni ne uzas la maizfarunon sed la maizon muelitan. Ni konsilas al vi uzi kaj maizon (endosigita) kaj farunon.

Ingrediencoj:

      500 gramoj da maizfaruno.
      1 mezgranda doso da maizo (laŭplaĉe).
      1 skatolo da sojtrinkaĵo natura.
      2 cepoj: unu blanka kaj alia ruĝa.
      Tomatsaŭco
      Kelkaj ajleroj laŭplaĉe
      Sojsaŭco
      Papriko
      Olivoleo
      Salo

(laŭplaĉe eblas aldonu tofuon, sojburĝonojn kaj kion ajn vi volu. Ankaŭ provu manĝi ĝin kun veganezo, vi certe ŝategos tiun guston!)

Kuirmaniero:

      Faru sofriton jene: en fritilo varmigu la oleon kaj aldonu al ĝi la tranĉitan cepon, la ajlerojn, la paprikojn kaj lasu tion dum unu minuto kaj poste aldonu la tomatsaŭcon kaj movu la sofriton.

 

    Metu la maizfarunon en poton kaj la antaŭe kirlitan maizon kaj aldonu la sojtrinkaĵon, aldonu ĝis la maizfaruno malsekiĝas sed ne aldonu tro, kaj movu ĝin ĝis kreo de homogenaĵo.
    Kiam la sofrito estos farita aldonu ĝin al la maizfaruno kun la sojtrinkaĵo kaj movu ĝin ĝis la sofrito atingis la tuton.
    Tranĉu la aluminian folion pli malpli 30 centimetrojn longe, lasu surtable kaj verŝu sur ĝin la paston kaj fermu ĝin.
    En kaserolo iom granda varmigu akvon, kiu kovru la tamalojn. Kiam la akvo jam ekbolas zorgeme aldonu la tamalojn kaj lasu ilin tie dum 20-30 minutoj. Kaj ek!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *