Boligita nepolurita rizo

      Ingrediencoj por kvar homoj:

        2 tasoj da nepolurita rizo el mallonga aŭ mezlonga greno.
        Iomete da salo.
        4 tasoj da akvo.

​Kuirmaniero: Purigi la rizon kun sufiĉe da akvo kaj meti ĝin en kaserolon. Aldoni filtritan (botel)akvon kaj iom da salo. Boligi je malalta fajro kaj ŝtopita, ĝis neniiĝo de la tuta akvo.

Proprecoj: ​ Ideala fonto el karbonhidratoj malsimplaj, kiu donas stabilforme kaj pli longtempe sukeron en sango. Riĉa fonto je nepraj aminoacidoj, kiuj kune al la legumenacoj donos al ni kompletan proteinfonton. Krome, ĝi havas vitaminojn, precipe el la B-grupo, kaj mineralojn (Kalio, Magnezio kaj Fero). Danke al ĝi malalta enhavo de kalio, ĝi akiras fortan elpurigan efekton, kaj helpas malpliigi la arterian hipertension.

Ĉar la rizo estas nepolurita, ĝi havas 10 fojojn pli da fibro ol la blanka rizo. Ĉi tiu fibro havas la plejparto de aminoacidoj, vitaminoj kaj mineraloj. Krome, la celulozo kiun formas ĉi tiu nesolvebla fibro, nin helpos treni la forĵetendajn reziduojn de niaj intestoj. Krome, ĉi fibraj molekuloj retenas la sukerojn kiuj produktiĝas dum la digestado, kaj poste liberigas ilin laŭlonge la digesto, favorigante nian glukozan kvanton, akirante tiel stabilan kaj daŭran energion. Inter la vitaminoj kiujn ĝi havas, troviĝas la Niacino kiu helpas malpliigi la nivelojn de kolesterolo. Tiel, ni povas aserti ke ĝi estas nepra manĝaĵo por homoj kiuj suferas je diabeto, cirkuladaj problemoj, hiperkolesterolemio, dislipidemioj, celiako, konstipado, hipertensio, kaj kompreneble, la maldikigaj dietoj.

 

El la retejo de Pau Gasol.

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *