Vegana kukurbo-flano!

Mi memoras ke kiam mi estis infano, najbarino mia faris kukurboflanojn por vendi. Mi bedaŭras ke tiutempe mi estas tiel kaprica infano, ke mi malmultajn manĝaĵojn ŝatis, kaj inter tiuj ne troviĝis la kukurboflano. Nun, multajn jarojn poste, mi emas veganigi ĝin kaj vere mi tre ŝatas ĝian guston kaj certe vi, se neniam antaŭe faris dolĉaĵon el kukurbo, mi tre rekomendas provi per ĉi facila recepto! 

Ingrediencoj:

  1. 1 litro da vegetaĵa lakto (mi uzis migdal-lakton)
  2. 600 gramoj da kukurbo 
  3. 2 kuleretoj da vanil-esenco
  4. 3 kuleroj da sukero
  5. 4 kuleroj da maizamelo (Maizena)

Likva karamelo:

  • 200 gramoj da sukero
  • Duono de citrono
  • Akvo

Unue varmigu glason da akvo. Aliflanke, varmigu la sukeron kun 4 kuleroj da akvo kaj la suko de la duono de citrono je meza fajro. Estu pacienca! Restu ĉiumomente zorgema ĉar ĝi povus bruliĝi kaj la gusto iĝus maldolĉa. Vi rimarkos ke la akvo alikoloriĝas.Tiam do aldonu varman kuleron da akvo kaj movu kaj sekve iom post iom aldonu 12 kulerojn! Movu iom pli kaj forigu el la fajro kaj lasu ĝin malvarmiĝi!

 

Paŝoj:

Rosti en la forno la kukurbon distranĉitan. Eblas ankaŭ kuiri ĝin en poto kun akvo sed mi preferas ke ĝi estu iom pli seka por pli densa konsisto. Laŝu ĝin kun la ŝelo, pli malpli je 170 gradoj dum 45 minutoj. Forigu el la forno kaj lasu malvarmiĝi. Forigu la ŝelon kaj la ”karnon” metu en la miskaparaton.

Aldonu al ĝi la vegetaĵan lakton (lasu kelkajn kulerojn da lakto por la maizamelo), tri kulerojn da sukero kaj la vanil-esencon kaj kirlu bone.

Diluu bone la maizamelon en la konservitaj kuleroj da vegetaĵa lakto. Metu la kirlaĵon en poto je meza fajro kaj kiam ĝi estos ekboliganta, aldonu la diluaĵon kaj senĉese movu la kirlaĵon dum tri minutoj proksimume. Iom post iom ĝi plidensiĝos.

Aldonu likvan karamelon en la fono de la muldiloj kaj poste plenigu ĝin per la kirlaĵo. Lasu ĝin malvarmiĝi kaj poste metu en la fridujon dum 2 horoj minimume. Poste elmuldigu ilin kaj jam pretas! Se restis karamelo, aldonu iom pli 🙂 

Bonan apetiton!

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *