Sekura kunvivado inter infanoj kaj hundoj

Kiam en nia hejmo ankaŭ estas infanoj kaj hundoj, tio kion ni plej deziras estas la agrabla kunvivado inter ili, sed, la plenkreskuloj ja malmulte faras por ke ĉi tio vere okazu kaj ni kutime atendas ĝin sen ia edukado aŭ okupado pri la afero. Nepras ja ke vi agu kaj ne restu atendante, ĉar la rilatoj inter infano kaj hundo devas esti gvidata de plenkreskulo, tial ni invitas vin sekvi ĉi tiujn paŝojn:

Kion mi devas fari?
Sana kunvivado inter niaj infanoj kaj hundoj povas esti tre bona sed gvidata de plenkreskulo por ke ĉio glate iru, memoru ke hundoj bezonas ankaŭ sian spacon:

Dum la infano ankoraŭ ne havas sufiĉan aĝon por povi regi la situaciojn, ne permesu ke la infano brakumu la hundon, ke li ne alproksimigu sian vizaĝon proksime al la vizaĝo de la hundo kaj ke li/ŝi ne kuŝu aŭ sidu sur la hundo.

✣ Eviti ke la infano kurigu la hundon kaj inverse.

✣ La infano devas ne kuri ĉirkaŭ la hundo nek laŭte krii ĉe ĝiaj oreloj.

✣ Neniam permesi ke li batu la hundon.

✣ Eviti ke la infano alproksimiĝu al la hundo dum ĝi dormas, manĝas aŭ mordas ludilon aŭ oston.

✣ Instrui al la infanoj por ke ili ne prenu la voston, la orelojn aŭ la felon.

✣ Se la hundo ne volas ludi kun la infano aŭ ne volas esti proksime de li, instruu al la infano respekti la spacon de la hundo kaj ke li ne ĝenu lin.

Ĉiam lasu ke la hundo unue konatiĝu kun la infano pere de la flarado antaŭ ol li tuŝu aŭ ludu kun ĝi. Se oni sekvas ĉiujn ĉi paŝojn, certe via infano gajnos bonan kaj fidelan amikon!!! Kaj se vi ne havas hundeton sed vi volas iun por vi, ne aĉetu en la vendejoj, adoptu!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *