Vegano kun bestaj fortoj

Celebrities for PETA, naked or not, sincere or not - People for the Ethical Treatment of Animals - dvdbash.com

La kritiko de la moderna socio ofte temas pri la malekvilibra evoluo de la supercivilizita homo. La mensaj kapabloj estus pli estimataj ol la korpoj. La ampleksaj korpaj malsanoj en la evoluintaj landoj atestas ankaŭ la duarangecon de la korpo. Do, kial ne ankaŭ foje emfazi la atenton pri nia iom neklekta korpo, siaj ĝusta nutrado, ekzercado kaj elstaraj kapabloj. Patrik Babumjan estas unu el la ekzemploj de tiu vivmaniero. Li estas “Fortikulo”, kiu kapablis en 2013 levi la plej pezan pezon, kiun iam levis homo: 550 kilogramo, kiu egalas al pezo de granda ĉevalo. Kiel infano li elmigris kun sia armena familio de Irano al Germanio, kie li jam kiel junulo intersiĝis pri korpaj aktivecoj, kiel ekzemple halterlevo kaj korpokulturado. En 2011 li gajnis la titolon “La plej forta germano”. Dum Babumjan plibonigis siajn sportajn atingojn, li pensadis pri la ĝusta nutrado por si kaj konkludis, ke vegetara estus la plej utila. Poste, kiam li komprenis, ke la atingoj ankoraŭ plibonigendas, la tre ega bestamiko decidis fariĝi eĉ vegano per rezigno de ĉiuj bestaj produktoj. Li volis publike refuti la antaŭjuĝon, ke oni nepre bezonas bestdevenan manĝaĵon por sana homa nutrado kaj atingo de grandaj sportaj rezultoj. Nuntempe multaj pintatletoj same atestas liajn konvinkojn pri ĝusta nutrado kaj trende nutri sin vegane.

Jen artikolo de Jens Spillner, dankon pro kunlaboro!

2 komentoj

  1. Mi tre gratulas al Patrik Babumjan pro sia korekta, sana, vegana vivmaniero. Li estas la tuta ekzemplo ke oni ne bezonas magxi bestmangxajojn.

    Vivu la fruktojn, vegetajxojn, semojn ktp.

    1. Mi gratul-_EG_-as al Patrik Babumjan pro _LI_-a korekta, sana, vegana vivmaniero. Li estas (tuta ?) ekzemplo PRI TIO, ke oni ne bezonas _MANĜ_-i MANĜ_-_AĴ_-ojn EL BEST-oj (= BEST-_AĴ_-ojn). Vivu la frukt-_OJ, vegeta-_AĴ_-OJ_, sem-_OJ_, ktp.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *