VeganArto agas ĉeeste

DSCN1542La 2an de julio, en la kvartaldomo de Rangueil, en Tuluzo, Francio, okazis prelego-debato “Situacio de la pro-best-rajta hispana movado” kun proksimuma partopreno de dek homoj inter tuluzaj militantoj, esperantistoj kaj interesitoj. La temon prezentis Andy Hernandez, kunkreinto de VeganArto. La temo celis montri la defiojn de la hispanaj militantoj, la evoluon de PACMA kaj montrado de korfrapaj bildoj pri hispanaj festoj kie la bestoj estas kruele misuzataj kaj mortigataj. Dume kaj fine okazis arda debato kaj klarigo pri kelkaj konceptoj al ne veganoj. Oni multe parolis pri la politika partio PACMA (Partido Animalista Contra el Maltrato Animal)kaj pri diversaj organizoj kiuj kune batalas por akiri kaj konkeri la rajtojn al niaj amikoj, l
a bestoj. Kvankam la interkonsentita prelego temis nur pri la hispana animalista movado, je ĝia fino Andy H. povis rakonti pri sia engaĝiĝo en la

afero kaj pri la uzado de esperanto por diskonigi ĝin, precipe per la kreado de la retejo VeganArto.net. Poste ni ĉiuj manĝis kune.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *