Latinamerika pladego!

Saluton amikoj! Ameriko estas vasta kaj longa kontinento kun diversaj kulturoj. Tamen, ni havas mutajn komunajn ingrediencojn kiuj kelkfoje igas nin kundividi tre similajn manĝaĵojn. En niaj teleroj oftas la rizoj, la terpomoj, maizo, fazeoloj, bananoj, ktp. Mi volis nomi la pladon kiun mi montras al vi kiel ”kuban pladegon” sed ĝi tre similas al kolombia kaj venezuela pladegoj. Tiel do, por trovi pli ĝustan kompromison mi nomas ĝin ”latinamerika”. Mi elektis tiujn manĝaĵojn por formi la pladegon sed vi povas aldoni pliajn (ekz. patakonoj, avokado, arepoj). Mi antaŭsciigas vin ke por fari ĝin mi bezonis entute du horojn ĉar samtempe mi faris plurajn manĝaĵojn sed la rezulto ja indas! Mi rekomendas unue tranĉi kaj prepari ĉiujn ingrediencojn kaj unue fari la fazeolojn kaj la maniokon. Ĉar ili postulas sufiĉe da tempo surfajre, dume vi povas prepari la haketitan viandon. Lasu por la fino la frititan bananon kaj la moho-saŭcon.

Nigraj fazeoloj:

dav
nigraj fazeoloj

400 gr da nigraj fazeoloj
2 litroj da akvo
100 ml da olivoleo
4 ajleroj
1 ruĝa kapsiko
duonkulereto da nigra pipro
duonkulereto da origano
duonkulereto da papriko
1 folio el nobla laŭro
koriantro
2 kuleroj da sukero
2 kuleroj da vingro
100 ml da blanka vino
salo.

Paŝoj: Unue lasu ripozi enakve la fazeolojn minimume 5 horojn aŭ prefrinde la antaŭan nokton. Post tiu tempo forigu la akvon kaj en kaserolo kun du litroj da akvo aldonu la nigrajn fazeolojn kun la duono de la ruĝa kapsiko fajne tranĉita, la nobla laŭr-folio, koriando, kumino, origano. Lasu ĝin kuiri mez-altfajre ĉ. 45 min.
Post tiu tempo faru sofriton kun ajlo kaj cepo fajne tranĉitaj, la alia duono de la ruĝa kapsiko, nigra pipro oleo kaj salo. Aldonu ĝin al la fazeoloj kaj lasu kuiri 30 min. pli je meza fajro. Post tiu tempo aldonu vinagron, vinon, sukeron, paprikon kaj lasu 15 minutojn pli. Fine aldonu du kulerojn da olivoleo kaj salo se necese!

Havan-stila haketita viando:

dav
ĵavanstila haketita viando ”pikadijo”

100 gr da fajna teksturigita sojo
1 cepo fajne tranĉita
1/2 ruĝa kapsiko
3 ajleroj
1 celeri-branĉeto
1 kulero da kaporoj
1/2 doso da tomatsaŭco
1/2 taso da olivoj
1/4 taso da sekvinberoj
Spicoj: kumino, origano, koriandro, petroselo
olivoleo
Salo kaj pipro laŭplaĉe

Paŝoj: Unue lasu la teksturigitan sojon almenaŭ dek minutojn en malvarma akvo.
Faru sofriton kun la cepo kaj la ajlo fajne tranĉitaj, la ruĝan kapsikon, la celerion kaj kaporojn. Lasu kuiri ĝin kelkajn minutojn movante. Poste aldonu la sojon kaj daŭre movu. Aldonu nun la spicojn, la tomatsaŭcon, olivojn, sekvinberojn kaj salon. Lasu kuiriĝu je malalta fajro dek minutojn.

Manioko kun moho:
(moho estas tipa aŭco kiun oni aldonas al la manioko boligita en Kubo)
1 kg da manioko
Akvo
Salo
Por la moho:
6 ajleroj
3 citronoj
1/2 taso da olivoleo
kulereto da kumino (grenoj)
2 kuleroj da petroselo fajne tranĉita
salo

Paŝoj: En kaserolo kun sifĉa kvanto da akvo lasu la senŝeligitan kaj rondtranĉitan maniokon boli kun salo. Por scii kiam ĝi pretos pero akra ilo kontrolu tion. Kiam ĝi estos sofiĉe mola, ĝi estos preta. Forigu la akvon kaj servu en ujo.
La saŭco simplas:
Varmigu la oleon kun ajleroj tranĉitaj kaj la kumino kaj salo. Kiam la ajleroj estu sufiĉe frititaj, aldonu zorgeme la citronsukon kaj movu ĉion. Sekve aldonu ĝin al la maniokoj.

Fritita banano:
Ŝmiru per tritikfaruno la bananon kaj fritu en varma oleo.

Rizo:
500 gr da rizoj
1,5 litroj da akvo
4 kuleroj da oleo
salo

Paŝoj: En kaserolo aldonu la oleon kaj la rizon kaj movu. Kiam ĝi estu sufiĉe varma kaj preskaŭ rostita, tuj aldonu la akvon, la salon kaj je alta fajro lasu ĝin boli. Kiam ĝi ekbolu, kaj sufiĉe da akvo evaporiĝu, lasu ĝin je malalta fajro kaj kovru la rizon per aluminia papero kaj lasu 10 minutojn pli.

Salato:
Laktuko
ruĝa cepo
tomato

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *