Grandiozaj proprecoj de la ajlo

Malgraŭ la iomete malagrabla odoro kiun la ajlo povas havi por multaj personoj, ĝi povas doni grandajn avantaĝojn al nia organismo, krome, ĝi estas vaste uzata en ĉiuj kuirartoj por bongustigi la pladojn.

Ĝia odoro estas sufiĉe forta kaj iomete pika, ĝia tipa odoro ne estas plaĉa al ĉiuj, sed malgraŭ tio, ĝi estas la plej ŝatata de la plej famaj kuiristoj kaj dommastrinoj, ĉar ĝia tipa odoro estas neanstataŭebla; krom tio, ĝiaj medicinaj proprecoj estas tre altaj.

De kiam oni scias pri la proprecoj de la ajlo?

Ajlo venas el Centra Azio kaj ĝia uzo en la alternativa medicinoaplikiĝas jam en la tria jarmilo antaŭ Kristo en Barato kaj klasika Egiptujo, tiel do, ĝiaj proprecoj estas konataj de niaj prauloj, kaj malgraŭ tio ke popole oni atribuas al ĝi multajn uzojn kaj oni transdonas tiun scion de generacio al generacio, multaj sciencaj esploroj konkludas ke ili estas veraj kaj efikaj.

Kontraŭ kiuj malsanoj ni povas ĝin uzi?

Lastatempaj sciencaj esploroj demonstris ke la ofta konsumo de ajlo forigas la bakteriojn el nia organismo, krome, ĝi estas natura antibiotiko.  Ajlo ankaŭ estas efika kuracilo kontraŭ la alta sangopremo, reŭmatismo, diareo, stomaka koliko kaŭzata de parazitoj; same ĝi kapablas malpliigi la fizikan laciĝon kaj la nervajn malsanojn.

Ajlo ankaŭ elstaras kiel potenca vekiganto de la apetito, helpas por la bona digestadoevitas la stomak-acidecon, aktivigas la cirkuladon helpante al bona funkciado de la koro kaj estas bona ŝirmilo de la hepato kaj la veziko.

Kial oni rekomendas ĝin manĝi frumatene?

Konsumi ajlon matene frue estas rekomendinda por purigi la organismon kaj se oni tion ofte faras, post ioma tempo, eblas preventi certajn kancerojn, diabeton kaj deprim-problemojn.

Por ricevi ĉiujn avantaĝojn kiujn la ajlo donas, prefere oni manĝu du ajlerojn tage, krude, ĉar ĝia kuirado forigas multajn el la proprecoj.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *