Hispana omleto!

Kiu diris ke veganoj kaj ĉiuj ĝenerale ne povas frandi hispanan omleton? Ĉar la ‘tradicia’ omleto estas farata precipe el terpomoj kaj ovoj, ni simple ne uzas ilin kaj anstataŭe ni preparas aliaĵon. Per la jenaj simplaj konsiloj vi ankaŭ povos fari ĉe vi la hispanan omleton!

Ingrediencoj:

  • 450 gr da terpomoj
    1 cepo
    Sufiĉe da sunflor-oleo
    Salo (aldonu laŭ via plaĉo)
    75 gr da kiker-faruno (eblas ankaŭ kun maiz-faruno)
    2 kuleroj da maiz-amelo
    280 ml da akvo
    1 kulero da olivoleo (laŭplaĉe)

tranĉitaj terpomojtranĉitaj terpomoj en pato kun la cepoterpomoj kun la anstataŭaĵola omleto post renversado

Kuirmaniero:

La preparado de la omleto konsistas el du partoj: Unue oni devas prepari la terpomojn, tiel do, oni senŝeligas ilin kaj duonfajne, duondike oni tranĉas ilin, se vi tranĉas tro fajne, ili povas friti sin kaj ni ne serĉas tion. Same tranĉu la cepon. Prenu paton (fritilo) kaj aldonu sufiĉe da sunfloroleo, kiu kovru la terpomojn, aldonu salon kaj lasu ĉe la fajro dum almenaŭ tri dek minutojn sed konstante rigardu, kirletu, estu atenta ke la fajro ne estu tre forta, meza fajro estos la ideala por bone sukcesi. Kiam la terpomoj estas preskaŭ kuiritaj, aldonu la cepon (jam tranĉita) por ke ĝi estu kuirita ankaŭ. Elfajrigu la terpomojn kun la cepo kaj filtru ĝis ĝi ne havos oleon kaj konservu en ujo.

Por la dua parto vi devas meti ĉion en kirlilo por krei la anstataŭaĵon de la ovoj: kikerfaruno, akvo, vinagro, maiz-amelo (angle corn starch, hispane maicena, france maïzena, portugale amido de milho, germane maizena) kaj akvo. Kirlu ĉion kaj jam vi havas la anstataŭaĵon por la ovoj!

Nun bone miksu kaj la terpomojn-cepon kun la preparaĵo, ade kirlu ĝis ĝi estos homogena kaj aldonu al bonkvalita al pato kiu kutime frititaj aĵoj ne algluiĝas. Verŝu kulereton da oleo sur la pato kaj aldonu la ‘paston’ kaj lasu ĝin kuiri je meza fajro kaj post 8-10 minutoj prenu teleron metu sur la pato kaj renversu ĝin kaj denove metu en ĝi kaj lasu pliajn 10 minutojn kaj ek!!

 

(Noto: por la omleto vi povas ankaŭ uzi naturan kolorigaĵon, tomaton, petroselon, kukurbetojn…)

 

 

5 komentoj

  1. Kiom da vinagro? Vi skribis: kikerfaruno, akvo, vinagro, maiz-amelo. Mi provos kun un kulero da citronsuko.

  2. Ĉu, veganoj vere manĝas ovon ?
    Ovo kaj lakto kalkulas kial animalajn pruduktojn.
    Dum mia “sen animala” vivtempo mi lernis…
    vegitarianoj manĝas legonojn, fruktojn kaj laktoproduktojn.
    la plej simpla vegitarana vivo nomas “laktova vegitarano(j)” aü Usuna vegetarano(j). Ĉar la granda fondo de proteinoj venas el laktaj produktoj kaj ovo.
    Por veganoj estas la fondo de proteinoj diversaj fazeoloj.

    1. saluton amiko kaj dankon pro via komento. Veganoj evitas kaj neniam manĝas bestodevenaĵojn (tio inkluzivas ankaŭ lakt(aĵ)on kaj ovon ĉar ĝia produktado okazigas la enkarcerigon, torturadon kaj murdadon de milionoj kaj milionoj da bestoj. Krome, la homo ne bezonas tiom da proteinoj kiel oni diras, nur 10 procento el ĉiutaga manĝado kaj la vegetara regno posedas bonkvalitajn proteinojn. Kombino de cerealoj (rizo) kaj guŝoj (lentoj, kikeroj, fazeoloj…) estas alta fonto de bonkvalitaj proteinoj.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *