Salato el florbrasiko

Kiam oni manĝas krude (krudvegane) oni glutas ĉiujn proprecojn de la legomoj kaj tiel ili pli utilos al la bona funkciado de nia korpo. Tial ĉiam ni provu manĝi salatojn kaj variantojn de tradiciaj manĝaĵoj kiuj estas krude preparitaj. La jena recepto estas bona ekzemplo. Ĝi konsistas el bunta salato, kun saŭca akompano el beto, kies ĉefa ingredienco estas la florbrasiko.

Ingrediencoj:

  • Florbrasiko
  • Karoto
  • Tomato
  • Kukumo
  • Koriandro
  • Flava kapsiko

Por la saŭco::
Beto
Ajlero
1 taso da enakvigitaj nuksoj (dum tuta tago lasu la nuksojn subakve por ‘aktivigi’ ilin).
Akvo

Paŝoj

  • Unue la kvanto da flobrasiko, karoto, tomato, kukumo, koriandro kaj flava kapsiko (laŭplaĉe) dependos de la manĝontoj. Raspu la florbrasikon (kruda) kaj la karoton, fajne tranĉu la tomaton, la kukumon, la kapsikon kaj la koriandon kaj ĉion metu en saman ujon.
  • Por la saŭco prenu krudan (se ne eblas trovi krudan, uzu do la kuiritan) beton, akvon (kvanto laŭplaĉe), aktivigitajn nuksojn kaj ajleron. Se vi volas, ankaŭ aldonu iom da mar-salo. Kirlu ĉion ĉi ĝis akirado de sameca saŭco.

Verŝu la saŭcon sur la salaton kaj ek! Jen tre nutriga manĝaĵo por la tagmanĝo aŭ por alia momento en la tago!!!

2 komentoj

  1. Mi ne sciis, ke oni povas mangxi florbrasikon ankaux krude. Sed ja, kial ne? Mi provu. La bildoj helpas kompreni per unu vido la tutan aferon.
    Dankon denove.

    1. Jes Jens, eblas ĝin manĝi krude, same la beton kaj la brokolon 😉 provu kaj poste bv. sciigi al mi la rezulton 🙂

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *