Akvo kaj citronsuko, bonas por la sano!

Kial vi bezonas ĉiumatene glason da duonvarmeta akvo kaj citronsuko?

Vi uzos nur kelkajn minutojn por prepari ĉi tiun “viv-eliksiron” (t.e glaso da akvo kaj citronsuko)!
Ĝi fortikigas la imunan sistemon. La citrono estas abunda je vitamino C kaj kalio. Ĝi stimulas la cerbon kaj la nervan sistemon kiuj okupiĝas pri la sangopremo. Alkala ekvilibro, ĉar la citrusa acido ne pliigas la acidecon. Pli facile vi maldikiĝos. La citronsuko enhavas pektinon, kiu helpas la kompon batali kontraŭ la malsato. Krome, La citronsuko stimulas la digestadon.

La varmeta akvo estas uzata por la stimulado de la digesta sistemo kaj la peristalto. Ĉi tiu trinkaĵo havas leĝeran diurezigan efekton. La akvo kaj la citronsuko pliigas la rapidecon de la urino, kio helpas al la rapida purigado de la korpo, samkiel la sanon de la urina sistemo.

Vi sentos kiel la haŭto puriĝas. Krome, la vitamino C reduktas la faltojn kaj makulojn kiuj malaperas ĉar ĝi forigas la toksinojn de la sango. Glaso da akvo helpas la senakvigon de nia korpo, matene ĉiuj sistemoj bone funkcias. La korpo estos preta por la taga streĉiteco kaj tiel vi eĉ povos farti pli bone ol kutime!!!

Se simpla trinkaĵo tiom da bonaĵoj donas al vi, kion atendi do?

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *