Farĉitaj ĉampinjonoj

Proksimuma ellabor-tempo: 20 minutoj

La farĉitaj ĉampinjonoj estas ideala antaŭmanĝaĵo preparebla por ajna tago aŭ por speciala okazaĵo. Krome, ili estas idealaj por impresigi niajn invititojn. Temas pri vegana recepto tre facile ellaborebla, kvankam ĝia aspekto ŝajnigas la malon.

Se ĝi estos la antaŭmanĝaĵo, 3 aŭ 4 ĉampinjonoj po persono povos sufiĉi.

Ingrediencoj:

  • Ĉampinjonoj
  • Manpleno da freŝa petroselo
  • Ajlero
  • Olivoleo
  • Kulereto da salo

Paŝoj:

  • Se ni volas fari ĝin en la forno, ĝi devos esti antaŭe varmigita je 200 gradoj. Sed ankaŭ eblas fari ĝin en la pato (fritilo), samkiel tiuj de la foto.
  • Unue ni devas forigi la trunketon kaj lavi bone por eviti restojn de grundo aŭ sablo. Gravas ne forpreni la haŭton en ĉi kazo, por ke la ĉampinjonoj ne brulu (precipe se oni faros en la pato).
  • Ni prenas manplenon da petroselo kaj tiom da ajleroj kiom ni konsideras necese. Ĉi tio ja dependos de kiom da ĉampinjonoj ni uzos.
  • Sekve, ni tranĉos fajne la ajlon kaj la petroselon kaj maceros ĝin kun sufiĉe bona kvanto da olivoleo. La ajlo kaj la petroselo devos esti bone trempiĝitaj en oleo. Ili devas preni molan aspekton kiel tiuj de la foto.
  • Se ni faros en la forno, sur la bak-pleto ni dismetos fajnan tavolon el oleo kaj, post farĉado de la ĉampinjonoj, ni metos en la fornon dum dek kvin minutoj.
  • Se ni faros en la pato, ni devos ĝin varmigi per eta kvanto da oleo kaj, ne farĉinte ankoraŭ la ĉampinjonoj, ni fritos ilin rapide por ke ili prenu orkoloron. Ni forigos el la fajro kaj farĉos ilin. Poste ni povas ree friti ilin malmultajn minutojn.

Ni surtelerigos kaj ek!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *