Universitato de Harvardo forigis la lakton el listo pri sanaj manĝaĵoj

La universitato de Harvardo, la plej antikva el Usono kaj unu el la edukaj institucioj plej gravaj en la tuta mondo, prezentis la rezultojn de esploro pri nutrado entreprenita de skipo de esploristoj. La rezultoj el tiu ĉi esploroj iĝis tre polemikaj: Laŭ ĉi tiu grupo de esploristoj de Harvardo, la konsumo de laktaĵoj pliigas la riskon je sufero de gravaj malsanoj, kiel la kancero.

Aro de esploristoj de la usona universitato de Harvardo fakiĝinta pri nutrado ellaboris sanigan nutrician gvidilon, kaj tion ĝi faris laŭlonge de pluraj jaroj kaj sen influo aŭ premo de ajna lobio el politika aŭ nutraĵ-industria sfero.

En ĉi tiu gvidilo ellaborita de la prestiĝa universitato, kaj konkrete de la Lernejo de Harvardo de Publika Sano, tute mankas la laktaĵoj, ekz. laktaĵoj, jogurtoj aŭ la fromaĝo. La kialo de ĉi ĉi malĉeesto, laŭ la skipo de nutriciistoj, estas pro tio ke la lakto kaj siaj derivaĵoj povas okazigi kanceron en la ovario aŭ la prostato.

Alia el la konkludoj de la esploristoj de Harvardo, estas ke la lakto kaj siaj derivaĵoj enhavas altajn kvantojn da saturitaj gresoj kaj kemiaĵoj, pro la produktado kaj procesado.

La nutricia gvidilo de Harvardo sciigas ke tiaj nutraĵoj devas esti anstataŭataj de akvo precipe, sed ankaŭ de legomoj kiel la florbrasiko, la laktuko, la brokolo aŭ brasiko inter aliaj; la celo estas akiri per tiuj alternativoj, la kvalitan kalcion kiun la organismo bezonas.

3 komentoj

  1. Interesa artikolo kaj dankon pro ĝi, sed kiam vi skrias pri scienca studo, bv. ligu al ĝi aŭ alie donu fonton por ke ni povu facile aliri originan dokumenton. Dankon!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *