Madrido gastigas la unuan ‘Pro-besta Ĉefurbo’

Ĉi marde prezentiĝis en Madrido (Hispanujo), la platformo Capital Animal (Probesta Ĉefurbo), kies celo estas videbligi la problemojn kaj diverspecajn perfortojn kiujn la bestoj suferas ekde la art-kreema vidpunkto.

Por avanci laŭ ĉi tiu celo, la platformo okazigos venontmaje la unuan eldonon de ‘Madrid Capital Animal 2016’, okazaĵo centrita sur la arto kaj la kulturo kiu estigos la debaton kaj la sentivigadon pri ĉi tiaj aferoj.

La madrida kulturcentro ‘Casa Encendida’ estos la ĉefa sidejo kaj ĝi gastigos la ekspozicion “Animalismo, reprezentado, violentoj kaj respondoj al la besta afero’, en kiu partoprenos preskaŭ cent hispanaj artistoj, samkiel la unua Kongreso de Pensado kaj Agado Animalisma Probesta Ĉefurbo kaj kinarta ciklo, surscenejaj kulturaĵoj, ateliero por infanoj kaj plenkreskuloj kaj vegana bazaro pri manĝaĵoj.

Krom la Casa Encendida ankaŭ partoprenos, inter aliaj institucioj, la Nacia Muzeo Art-Centro Reĝino Sofia, Nacia Kuprogravurado, Muzeo Lázaro Galdiano kaj la Buĉejo de Madrido (iama buĉejo, nun kultura kaj oficeja centro).

La programo inkluzivas prelegon de la Nobelpremiito pri Literaturo J.M. Coetzee, kies partopreno ankoraŭ konfirmendas, kaj koncerto de la hispana kantisto Niño de Elche en la Muzeo Reĝino Sofia, inter aliaj okazaĵoj.

La kreintoj de ĉi tiu iniciato eksplikis ke la celo de la platformo estas la kreado de debato je ĉiuj niveloj, inkluzive de la arto kaj kulturo en rilato kun la bestoj. La temoj inkluzivas la nutradon, la ĉason, cirkojn, bestoparkojn, eksperimentadon per bestoj aŭ vestojn inter aliaj. “Ne temas pri plia kultura projekto, temas pri batalo pere de ĉi platformo” deklaris Rafael Doctor, ĝia kreinto.

Andy Hernández, kreinto de VeganArto kontribuis al ĝi pere de foto montrota dum la ekspozicio.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *