”Veganismo estas religio, estas sekto”

Ĉu veganismo estas religio? ĉu sekto? Jen kelkaj el la plej oftaj demandoj kiujn ni respondos.

Por pli bone kompreni la aferon ni tre supre provu difini religion. Religio  estas aro de kredoj aŭ dogmoj pri diaĵo(j), kultado kaj timado al ĝi, moralaj normoj por la unuopula kaj socia konduto kaj ritaj praktikoj, precipe preĝado, fastado kaj kultado al tia diaĵo. Laŭ la esperantlingva vikipedio ”Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj. Oni taksas ke en la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religioj”. Laŭ tiu difino, veganismo ne plenumas la kondiĉojn por esti konsiderata religio. Veganismo ne baziĝas sur kultado al diaĵoj aŭ spiritoj sed sur la respektado al la aliuloj, kaj por tio ĝi baziĝas sur evidentaĵoj kaj rezonado logikaj, tial do, veganismo ne alĝustiĝas al la difino ”religio” sed al tiu pri etiko. Veganismo ekzistas sendepende de religiaj kredoj, de la agnostikismo kaj la ateismo. Tio signifas ke vegano povas kredi, heziti aŭ tute ne kredi je religio.

Kelkaj personoj akuzas veganismon je “neracia kredo” ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la bestojn en niaj etikaj decidoj. Tial, tiuj homoj diras ke tio kio estas racia estas ja la speciismo, tio estas, diskriminacii tiujn kiuj ne apartenas al la homa specio. La speciismo estas arbitra diskriminaciado (neracia). El la aserto ke veganismo estas ‘neracia kredo’ kelkaj personoj konkludas ke ”veganismo estas religio aŭ sekto” sed, eĉ sen klarigo pri kio estas ‘religio’ kaj ‘sekto’, tiu konkludo estas rebatita kiam ni konstatas ke al speciismo entute mankas racia pravigo.

Kiuj akuzas la veganojn pro diskonigado de religio aŭ sekto pro partopreno kaj farado de aktivismo, ne akuzas al kiuj same aktivas favore al la virinoj, infanoj, maljunuloj kaj la homoj ĝenerale, tio estas, kiuj disvastigas la antropocentrismon. Ĉi homoj devus klarigi kial la aktivismo favore al la homaj rajtoj ne estas religio aŭ sekto dum aktivismo favore al la bestoj estas konsiderata religio.

Veganismo nur supozigas ŝanĝojn en la konsum-kutimoj, la unuopa identeco neniam perdiĝas. Tial, la ŝatoj, kredoj, kutimoj, ktp. de vegano povas esti tute malsamaj de alia vegano. Ne ekzistas veganaj gvidantoj kiujn veganoj devus obei sed malsamaj veganaj organizoj kun kiuj la unuopulo povas kunlabori kaj ĉesi tiun kunlaboron kiam ajn. La praktikado de vegana vivstilo estas regata de la unuopulo mem. Veganoj konservas siajn neveganajn amikojn kaj familianojn kun kiuj ili havas oftan rilaton. Kompreneble, ekzistas multaj veganoj kiuj havas religian kredon, sed ili sendependas de veganismo.

Kiel resumo, veganismo estas etiko, vivstilo kaj neniel religio aŭ sekto. Eble kelkaj veganoj povus konduti religiece, dogmece kaj eĉ sektece sed tio dependas de homoj ne de la ideologio mem, Tiajn homojn ni trovos en ĉiuj movadoj, ĉu ni, esperantistoj, kelkfoje ne rimarkis la sektecan agadon de kelkaj el niaj verdstelaj samideanoj aŭ la troa kultado al Zamenhof? 🙂

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *