10a de decembro: Internacia Tago de Homaj kaj Bestaj Rajtoj

Ekde la jaro 1950 estas celebrata la Internacia Tago de la Homaj Rajtoj mortinte ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj dum la Dua Mondmilito; la plej granda amasa mortigado en milito iam ajm okazinta en la historio de la homaro.

Ekde 1997 estas ankaŭ memorata la 10a de decembro, kiel la ‘Internacia Tago de la Bestaj Rajtoj’, okazigante aranĝojn kaj aktivaĵojn en multnombraj urboj de la tuta mondo por depostuli rajtojn por ĉiuj bestoj, kun la celo konsciigi la homaron pri la respekto kiun ni devas doni al ĉiuj sentuloj, ne nur al la homoj.

Tiuj ĉi agoj, sendube, kreis pli ampleksan kaj vastan publikan kaj politikan debaton pri la koncepto ‘rajtoj de la bestoj’, ĉar ne eblas paroli pri paco kaj neviolento dum ankoraŭ mortas milionoj da bestoj en koncentrejoj, buĉejoj, fiŝkapt-ŝipoj, laboratorioj por perbesta eksperimentado kaj pelto-industrio.

Same kiel ni malakceptis la amasajn perfortojn de virinoj fare de trupoj dum la milito, same ni devus malakcepti la perfortojn kiujn oni realigas al milionoj da bovinoj por la lakt-industrio. Milionoj da homoj estis perforte translokigitaj kaj elradikigitaj el siaj naturaj loĝlokoj, nuntempe, miloj da bestoj suferas la samon, ili estas senigitaj kaj apartigitaj el iliaj loĝloko kaj familio por esti montritaj en cirkoj, bestoparkoj, enkarcerigitaj en kaĝoj por poste forpreni ilian haŭton.

Ni ne celas ekskludi aŭ redukti la rajtojn kiujn la homoj posedas, sed inkluzivi ĉiujn aliajn animalojn por ke iliaj bazaj interesoj estu agnoskataj. Ne ekzistas valida motivo por ekskluzivi unuopulojn alispeciajn, ĉiuj devus esti same kaj egale konsideritaj, ĉar la fundamento por ke unuopulo estu respektata, ne estas la haŭtkoloro (rasismo), sekso (seksismo), aŭ la specio al kiu ĝi apartenas (speciismo). Ili devus havi la rajtojn por pli bona, justa kaj libera mondo, samkiel ni.

Respekto por la bestoj implicas ne plu uzi ilin por nia nutrado, vestado, distrado, eksperimentado kaj sklavigado ĉar ili ne estas niaj posedaĵo.

Tial, okaze de la Internacia Tago de la Bestaj Rajtoj ni petas ke ili estu ĉiam respektataj ĉar “la fundamentoj por la libereco, justeco kaj paco en la mondo” ne iĝos veraj dum ekzistas nevideblaj viktimoj de la speciismo.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *