Veganiĝi, paŝon post paŝo.

Ni decidas veganiĝi pro multaj diversaj kialoj. Pro la sufero kiun ni okazigas al la bestoj, pro nia sano kaj ankaŭ pro la medio. Jes, ni decidis iĝi veganoj sed tuj aperas niaj unuaj duboj kaj hezitoj: “Kiel eki?” “Ĉu estos bone por mia sano?” Bona informado kaj laŭgrada transiro por faciligi vian novan vivstilon certe vin helpos en via veganiĝo kaj en la akirado de bona sano.

La emo iĝi vegano alfrontas akran realecon. Malfacilas tuj transiri de ĉiomanĝa dieto al alia sen bestodevenaj produktoj de unu tago al alia samkiel ni ŝanĝas niajn vestojn. La rifuzo al manĝaĵoj kiujn ni konsumis laŭlonge de nia vivo kaj kiuj restos ĉirkaŭ ni postulas persiston.

Elekti rapidan vojon:

“Post la spektado de la dokumentfilmo Making the connection, dum la semajnfino mi pripensadis la aferon kaj lunde decidis ne plu manĝi viandon, lakton aŭ mielon”, tion rakontas Sabrina, tre aktiva reklamisto.

La subita transiro estas opcio kiu donas al ni tujajn plaĉojn, precipe se ni suferas sanproblemojn kiuj rilatas al la forlasintaj manĝaĵoj:

· Ni ekmaldikiĝas kaj sentas nin pli leĝeraj.

· Malaperas la digestaj aŭ spiraj ĝenoj kaŭzitaj de la laktaĵoj.

· Mildiĝas nia kulpo pro kontribuo al besta sufero.

Ankaŭ ekzistas malavantaĝoj: · Komence oni povas senti sin malforta. Tio povas esti sensacio baziĝinta sur fiziologia realo se la dieto ne estas varia kaj ekvilibrigita, aŭ simple nur sento pro la necerteco.

· Anstataŭinte la proteinojn kaj grasojn el besta deveno povas okazi reagoj kun simptomoj kiaj kapdoloro, akneo, laciĝo aŭ iritiĝo. La digesta sistemo povas suferi pro la lavango da fibro; ŝveliĝo, furzoj aŭ troaj intestaj movoj.


· Ni povas fari ĝenajn erarojn. Ekzemple, ni elektas manĝaĵojn kiu ne estas bestodevenaj sed kiam ni alkutimiĝis al ili ni malkovras ke ili enhavas ne tro sanajn manĝ-aldonaĵojn. Aŭ ni ekvidas ke la vegetaĵaj manĝaĵoj kiun ni uzas ne donas al ni la sufiĉan kvanton de vitaminoj kiaj la B12.

La malrapida vojo, sed sekura


Jon estas la paro de Sabrina kaj elektis veganiĝi iom post iom: “Mia estmaniero igas min esplori kaj gustumi trankvile ĉiun modifon kiun mi enkondukas en mian vivon. Mi ne scias ĉu mi iĝos perfekta vegano, sed mi fajfas pri la etikedoj”.

Por la plejmulto la moderita transiro iĝas malpli streĉiga kaj evitas erarajn decidojn. Inter la avantaĝoj:

· Trovi alternativon al ĉiu produkto bestodevena ne iĝas problemo. Ekiĝas, ekzemple, anstataŭante la viandon pere de tofuo, sejtano, novaj pladoj el guŝoj… En tiu transira epoko ni povas pluserĉi informojn, kompari produktojn, fari demandojn…

· Ni sentos nin sekuraj kaj ne kulpigos la fizikajn ĝenojn al la forlaso de la viando.


Pliprofundigi pri la vegana mondo

Kvankam ni kredas ke nia decido havas plurajn pravajn kialojn, oni devas legi, spekti dokumentfilmojn kaj babili kun aliaj persnoj pli spertaj por scii pli ĉiutage. Tiu ĉi scio nin helpas por ke la ĉiutagaj decidoj estu pli koheraj kaj simplaj.

· Ne ĉiuj ni estas samaj. Pro diversaj kialoj, klkaj decidas limigi sian veganismon al la nutrado, sed temas pro etiko kiu ampleksiĝas al ĉiuj sferoj de nia vivo: vestado, higieno, ŝatokupoj, aktivismo…

· Vegana sed sana. Ni povas esti veganoj sed havi kaosan kaj malsanan dieton kiu povas okazigi malsanojn. Ni ne forgesu ke veganismo ne estas dieto, simp,e tema spri la rifuzo manĝi kion ajn se tio enhavas bestaĵojn. Ni devas elekti sanajn, naturajn kaj buntajn manĝaĵojn. Ni devos lerni ĝui la manĝadon de legomoj, guŝoj, fruktoj kaj aliaj veganajn manĝaĵoj.

· Eksperimenti en la kuirejo. Alia grava scenejo en nia nova vivo estas la kuirejo: veganiĝi signifas ankaŭ pasigi pli da tempo en ĝi, lerni novajn teknikojn kaj receptojn.

· Eblas manĝi eksterhejme. La veganiĝo ankaŭ enhavas socian aspekton. Ni povas krei nian liston de veganaj, vegetaranaj kaj veganamikaj restoracioj kiuj troviĝas je nia ĉirkaŭo. En ili ni povas gustumi novajn manĝjaxojn kaj novajn receptojn kiujn poste ni povas fari hejme.

· Help-asocioj. La asocioj de veganoj por la defendo de bestoj estas renkontiĝejo por esti pli informitaj kaj kundividi spertojn.

Kun la skribilo ĉemane: Farante listojn oni multe lernas. Ni vidos kiuj nutraĵoj havas rilaton kun la besta sufero. Kelkaj fabrikantoj de blanka sukero, ekzemple, uzas karbigitajn ovojn por blankigi ĝin.

· Amikaj vegetaloj. Inter la sekaj fruktoj ni malkovros la kaĵu-nuksojn; ili utilas por kreado de fromaĝoj, saŭcoj kaj eĉ la bazo de krudveganaj kukoj. Aliaj semoj tre utilaj estas tiuj de kukurbo, lino kaj sezamo (precipe la tahino-pasto, tre riĉa je kalko) kaj la migdaloj. Kiel protein-fonto vi malkovros la utilecon de la kvinoo, la guŝojn kun cerealoj, tofuonsejtanon inter aliaj. Kaj la vegetaĵaj laktoj por trinki en kirlaĵoj, kun kafo, solaj aŭ por la ellaborado de desertoj kaj fromaĝoj, samkiel kremoj por kuiri.

· Fermentaĵoj. En via listo ne pova malmanki la jogurtoj el sojo, la tempeo kaj fermentitaj legomoj kiaj acida brasiko, misoo. soj-saŭcokimĉio. Kun siaj vivaj bakterioj, ili preventas la modifiĝon de la intesta mikrobioto

· Semajna planado. Dediĉu iom da tempo por plani viajn manĝaĵojn de tuta semajno. Prefere ne faru tro ambiciajn planojn. Por la komenco elektu du aŭ tri tute veganajn tagojn, kun du antaŭaĵoj ĉiusemajne. Ekzemple, soj-jogurto anstataŭ tiu el bovinlakto.

· Paŝon post paŝo pli longe ni iros. Kiam ni adaptiĝos al la ŝanĝoj, ni serĉu novan celon, kiel anstataŭi la fiŝaĵojn aŭ la fromaĝon.

Via grava decido ja kontribuos pozitive al via bonfarto korpa kaj mensa, al la bonfarto de la bestoj kaj de nia planedo!

Granda resumo: antaŭ ol ekveganiĝi, informiĝu pri tio, kio estas veganismo kaj laŭgrade transiru! Bonan veganiĝon!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *