Veganiĝi aŭ ne veganiĝi, tiel staras la demando.

Yum. I made this recipe up today. It's going to go in the cookzine I am working on.

Ĉiam pli kaj pli, multaj personoj decidas veganiĝi. Tio estas, personoj kiuj konsumas aŭ uzas nenion el besta deveno: Ili paŝas pluen, pli ol vegetaranoj, kaj ne nur rifuzas manĝadon de viando, sed ankaŭ manĝadon de ovoj aŭ lakto kaj siaj derivaĵoj. Ili estas kontraŭ la mistrakto kaj la uzo de sendefendiĝemaj estuloj kiel varon. Certe ekzistas multaj personoj kiuj konsentas pri tiu ĉi vivstilo, tamen ili ne scias ankoraŭ kiel doni la unuan paŝon kaj ne morti en la provo!

Veganismo

Esti vegano ne nur temas pri nekonsumado de produktoj kiuj devenas el bestoj. Por multaj, temas pri vivfilozofio, vivstilo per kiu ili kompromisiĝas helpi kaj defendi la rajtojn de la bestoj kaj por ke la medio povu nutri ĉiujn vivulojn. 

Esti vegano estas praktiko pli integra kaj kompleta, ekzemple, ol esti vegetarano, ĉar ĝi transiras la nutradon kaj tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la vivo. Ekzemple, veganoj ne uzas ledojn, lanon kaj ne vizitias bestoparkojn aŭ akvariojn ĉar ili estas veraj karceroj por bestoj. Veganoj ankaŭ arde kontraŭas popolajn festojn en kiuj bestoj estas la distrocelo, en kiuj kutime ili estas sovaĝe mortigataj.

Pro tiu ĉi kialo, gravas bone konatiĝi kun la signifo de la vorto ‘vegano’ por esti certaj ĉu ni vere volas iĝi unu el ili, aŭ simple temas pri preterpasema modo. Ankaŭ rekomendindas la konsultadon de kuracisto por la realigado de ĝeneralaj analizoj por informiĝi pri bonfarto kaj sanstato kaj pri la zorgoj specialaj kiujn ni devus havi veganiĝinte.

Ankaŭ tre utilas la konsiloj kaj la sperto de iu kiu jam veganiĝis, ne nur por havi bonan kaj ĝustan nutradon sed ankaŭ por la adaptiĝo al nia nova vivstilo.

Se ni volas, ni povas entrepreni la veganiĝon je malrapidaj paŝoj, ekiĝante per vegana manĝaĵo unu tagon semajne, kaj pliiĝante la tagojn iom post iom. Dum tiu periodo ni devus alkutimiĝi kiel rutinaĵo, pri la legado de la etikedoj ĉe la varoj en la vendejoj, por esti certaj ke ili estas manĝeblaj de vegano. Multaj anstataŭantoj de la fromaĝo havas kazeinon, lakto-derivaĵo kiu estas konsiderata kiel bestodevena.

Gravas lerni, ĝui kaj emi kuiri, ĉar ni pasigos pli da tempo kuireje. Ni ne nur devas bonfarti pro nia ŝanĝiiĝo sed ni devus ĝin vidigi al aliuloj per simpla kundividado de receptoj kaj pladoj kiujn ni lernas prepari.

Malgraŭ tio kion multaj kredas, la vegana kuirarto estas tre bongusta kaj post nelonge ni ne plu sentos la emon aŭ bezonon manĝi tion kion ni ofte manĝadis antaŭe. Krome, ĉiam malfermiĝas pli kaj pli da restoracioj en multaj mondopartoj kiuj estas ekskluzive vegetaranaj/veganaj aŭ kiuj ekofertas veganajn opciojn. Ni serĉu tra la reto pri tiaj lokoj en nia urbo kaj ekspertu. Tamen, eblas trovi veganajn manĝaĵojn aŭ peti etajn modifojn kiam eblas ĉe italaj, tajaj, barataj, ĉinaj aŭ japanaj restoracioj. Ĝenerale ni ne elspezos pli da mono por nia manĝado ol tiu kiun ni elspezis antaŭe.

La bestobredado por la konsumo de la homoj okazigas enormajn problemojn por la media bonfarto kiu transiras la bestan suferon: ĝi kreas multajn forĵetaĵojn, la dolĉa akvo estas abunde foruzata kaj granda parto el la planedo estas uzata por nutri ilin. Ĉio ĉi okazigas la poluadon de la akvo kaj la erozion de la grundo.

Esti vegano kaj ne morti dum la provo facilas!: Nur prenu emon kaj paciencon por lerni manĝi novan universon el produktoj kiujn antaŭe ni eĉ ne konis!

tumblr_static_cropped-spices-header

Ĉu vi pretas?

4 komentoj

  1. Mi konsentas kun la sribajho, veganighi au ne veganighi. Mia rimarko estas nur tio, ke la kuirado ne estas simpla afro. Vegane kuiri oni devas havi multe da tempo.

    1. saluton Georgo kaj dankon pro via komento. Vidu, se oni volas atingi bongustan pladon oni devas iom sperti pri kuirado. Same, veganoj ne estas kuiristoj sed multaj el ni estas kuiremaj kaj se ni volas atingi same bongustajn pladojn ni bezonos eble iom da praktiko komence kaj pli da tempo por ellabori sed iom post iom la afero iĝos pli glata kaj rapida.

  2. Ĝenerale bona ideo ! Tamen pri la vivfilozofio oni ja povas aldoni, ke ne estas tute klare, kiel mi povas helpi al la medio kiam mi veganiĝas. Por ne manĝi la tielnomata normala nutrado oni devas transporti nutraĵon de alia parto de mondo (plej kutime flugante). Mi iam legis slogenon: Germanoj manĝu germanajn bananojn”, kiuj montras la plenan fenomenon. Ne vere eblas esti loka vegano en norda Eŭropo, ĉu ne?

    1. saluton amiko kaj dankon pro via komento! nu, mi pensas ke preskaŭ jam en la fino de la artikolo, mi tuŝis la temon pri la helpo al la medio se ni ĉiuj havus veganan dieton. Tamen, restas problemoj pri poluado ĉar en multaj landoj nordaj kie frostras kaj multaj arboj ne kreskas, oni devas ĉiutage amae importi multajn produktojn. Mi ne konas la aferon por trovi solvon al tio sed ja se oni amae iĝus veganoj kaj ne plu konsumus viandon, ovojn, lakton kaj siajn derivaĵojn, draste falus la poluado kaj la importado de varoj estus minimuma poluado kvankam oni dume devus trovi pli taŭgajn solvojn. Mi vidis ekzemple kiel familioj produktegas legomojn en sia eta ĝardeno per inĝeniaj fareblaj ĝardenoj kaj eĉ per kavado ktp.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *