La lano, hararo de aliaj

La lano (el ŝafo, lamo aŭ aliaj) estas produkto bestodevena ankoraŭ vaste uzata kaj apenaŭ pridubata, ĉar la lan-industrio vendis al ni la ideon ke ĝia uzado ne malbonas ĉar “oni ne mortigas ilin”, sed, kiel ni vidos, krom tiu mensogo, ne nur temas pri murdo de la uzataj unuopuloj, sed ankaŭ pri ilia mistrakto.

Kio estas la lano?

6CBFB677-A39A-A668-9832A1E0C63318D1

La lano estas fibro el proteino nomata keratino, fajna, longa kaj elasta. La ŝafoj, origine, produktis sufiĉe da lano por ŝirmi sin mem de la malvarmo. Sed la nunaj ekspluatitaj ŝafoj (inkluzive de la kamparaj aŭ la ‘ekologiaj’) estis genetike modifitaj por ke ili produktu multe pli da lano.

Kio implicas por la viktimoj?

La uzo de lanaĵoj eltenas la forigon de libero por la ŝafoj, meti spongojn en la vaginoj por kontroli la naskiĝokvanton, forigi la hararon sen ilia konsento (multaj ili ili mortas pro malvarmo), kaj mortigi ilin en la buĉejoj kiam ili ne plu estas profitodonaj.

Plejparto el la tutmonda komercado de lano venas el Aŭstralio, kie milionoj da ŝafoj estas mutilitaj, kruela procedo en kiu estas uzataj stuciloj (tondiloj) por forigi pecojn el haŭto kaj karno el la postaj partoj de la vivaj bestoj – ofte sen anestezio. Kiam vi aĉetas lanaĵon, plejverŝajne vi aĉetas lanon el ŝafoj bredataj en Aŭstralio, sed, ĉar ĝia procesado plejparte okazas en Ĉinio, tre malfacile vi trovos etikedon kiu montru la originan devenon.

0000924b

Ekzistas alternativoj al la uzo de lanaĵoj. Estu zorgema pri la lano kaŝita en pantalonoj kaj kostumoj (legu la etikedojn!), kaj ne aĉetu paŝminon, kaŝmiron, kamelfelon, kaj mohajron (teksaĵo el kapro-felo) – ili estas parte faritaj el bestoj. Anstataŭ ili, serĉu termajn sintezajn teksaĵojn kiaj la polusa, akrila kaj flanela el kotono – ili laviĝas facile, ili ne perdas la brilajn kolorojn, kostas malpli kaj ne kontribuas al la krueleco.

 

(Parto el tiu ĉi artikolo estas tradukita el artikolo aperinta en la retpaĝaro de la asocio probestaj rajtoj ‘PETA’) 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *