Vegana paelo

paelo jesPaelo estas plado kiu originas en Valencio, regiono de Hispanio, sed ĝi lastatempe atingis tutan Hispanion kaj la mondon. Paelo estas bongustega kaj frandinda plado kiu bazas sin sur rizo kaj aliaj ingrediencoj, ni faros veganan version.

Ingrediencoj:

  • 350 gramoj da bul-rizo (bul-rizo estis rizo el bulformaj grenoj, kutime oni uzas ĉi tiun varion por paelo.
  • Olivoleo
  • Paprikoj (unu verda, unu ruĝa)
  • 1 karoto
  • verdaj fazeoloj (laŭplaĉe)
  • 5 etaj tomatoj (ĉerioj)
  • Peceto da kukurbo
  • 1 cepo
  • 4 supkuleroj da tomatsaŭco
  • Likva koncentraĵo el legomoj
  • Ĉampinjonoj
  • Kolorigaĵo (laŭplaĉe)

 

Kuirmaniero:

  • Purigu, senĉeligu kaj tranĉu la ingrediencojn.
  • En granda kaj ampleksa pato fritu la verdajn fazeolojn kaj aldonu la (jam tranĉitaj kaj dispecigitaj) cepon, kukurbon, tomatetojn, paprikojn. Lasu ilin friti ĝis orkoloriĝo kaj aldonu la rizon kaj kirlu ĝin kun la legomoj.
  • En aparta kaserolo ni devos varmigi la likvan koncentraĵon kaj kiam la rizo kaj legomoj estos miksataj, ni aldonu la likvaĵon. Ni aldonu po unu glaso da likvaĵo laŭ la kvanto de tasoj da rizo uzitaj.
  • La fajro devos esti forta dum kelkaj dek minutoj pli malpli kaj poste ĝi devos kuiri la rizon pli malrapide. Ŝtopu ĝin kaj lasu ĝin kuiri dum 20 minutoj kaj intertempe zorgu pri ĝi.
  • Kiam la rizo estos seka kaj la grenoj ne plu malmolaj, la paelo pretas por manĝado.

Ek!!!

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *