Kuskuso

Kiu neniam manĝis kuskuson en sia vivo? Se vi neniam tion spertis ni invitas vin tion fari! Kuskuso estas leĝera kaj bongusta manĝaĵo kiun certe manĝinte ĝin vi emos ripeti. Vi malkovros mezorientan kuirarton kaj samtempe vi nutros vin per simpla recepto. Nur sekvu la jenajn simplajn paŝojn por ĝia plenumo.

Ingrediencoj

  • 1/2 florbrasiko
  • 4 karotoj
  • 1 cepo
  • 2 glasoj da kuskuso
  • 2 glasoj kaj duono da akvo
  • kumino (pulvoro)
  • eta taso da boligitaj kikeroj.
  • 1 kukurbeto
  • tomatoj
  • verdaj kaj ruĝaj pimentoj
  • brasiko (kvanto laŭplaĉe)

Paŝoj

  • Boligu akvon en kaserolo kun iom da salo, laŭ via plaĉo.
  • Boliginte, aldonu la kuskuson pluvforme. Kirlu ĝin por ĝia plena akvumado, kaj tuj elmetas la kaserolon el la fajro. Ĝi devas absorvi la tutan akvon, estu pacienca, tio bezonas kelkajn minutojn.
  • Dume, tranĉu la ingrediencojn tre fajne. Konservu en granda poto kaj bone miksu. Spicu kaj kirlu bone.
  • Estinte bone hidratigita (akvumita) la kuskuso, aldonu iom da oleo kaj kirlu ĝin per forko, por ke la grajnoj estu disigitaj.
  • Laste aldonu la kuskuson al la vegetaĵoj kaj la spicojn, bone kirlu.
  • Laŭ via prefero manĝu ĝin malvarme aŭ metu en la glaciŝrankon kaj post tridek minutoj servu ĝin. 

 

BONAN APETITON!

1 komento

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *