Veganaj kolbasoj

Ingrediencoj

  • 1 kg da gluteno
  • 6 kuleroj da papriko
  • 2 kuleroj da pimento
  • 1 kulero da ajl-pulvoro
  • 1 taso da boligita rizo
  • 1 taso da raspita pano
  • aroma fumo (opcia)
  • 2 kaj 1/2 kuleroj da salo
  • 1.3 litroj da akvo
  • 1/4 taso da sojsaŭco

IMG_20140422_203140Kuirmaniero:

  • Miksi unue ĉiujn sekajn ingrediencojn, aldoni la rizon, la sojsaŭcon kaj akvon kaj fari paston kun ĝi.
  • Sur tablo disfaldu kuirejan travideblan plastan paperon, aldonu paston kaj etendu ĝin, envolvu kaj fermu. Poste ŝnuru ĝin formante malgrandajn kolbasetojn kaj metu en poton kun varmega akvo kaj lasu ilin boli dum 20 minutoj proksimume.
  • Post tio ĉi, la kolbasoj jam pretas. Konservu en la glaciŝranko kaj servu varme. Vi povas rosti aŭ friti ilin. Por doni pli da bona gusto manĝu ĝin kun veganezo aŭ ĉimiĉuro.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *