La akvo

Multaj komercaj reklamoj avertas pri la neceso trinki akvon. Kelkaj diras ke oni devas trinki du litrojn da akvo en la tago. En la nuntempo ankaŭ kelkaj dietistoj rekomendas la trinkadon de sufiĉe da akvo. La kvanto de ĉiutaga trinkenda akvo varias, inter kelkaj aliaj aferoj, laŭ la dieto kiun ni mem sekvas. Se oni sekvas dieton riĉa je saturitaj grasoj, troaj bestodevenaj proteinoj, saloj, toksinoj, nia korpo bezonos pli da akvo por helpi forigi ĉi tiujn substancojn. Tamen, en ekvilibrita dieto riĉa je mineraloj, abunda je legomoj, kremoj, supoj kaj ia infuzaĵo, oni ne bezonos trinki tiom da akvo.

La akvo estas nepra por la bona funkciado de nia organismo. Ni estas formitaj precipe el akvo, kaj de ĝi dependas la plejmulto el la ĥemiaj reakcioj kaj funkcioj de nia korpo. Malgraŭ ĉio ĉi la plej grava funkcio estos kiel vehiklo de la mineraloj tra nia organismo. Por ĉi tiu celo, ĝi devos esti el malpeza mineraliĝo. Akvo saturita je mineraloj ne povos agi kiel vehiklo de niaj propraj mineraloj.

Sekve ni memorigos kelkajn praktikajn konsilojn:

  • Matenmanĝo. Ideala por rompi la tutnoktan fastadon, ekigi la tagon per likvaĵo. Ĝi povas esti infuzaĵo, teo aŭ misosupo.
  • Fizika ekzercado. Laŭ la grado je fizika aktivado kiun ni faras, ni devas redoni la foruzitan akvon, por eviti nian dehidratiĝon. Estos bona momento por trinki akvon, aŭ alian remineraligan likvaĵon.
  • Ĝenerale ĉiam estos pli bone trinki akvon inter horoj. Neniam dum la manĝoj, ĉar ĝi diluas la stomakajn sukojn kaj malfaciligas la digestadon.
  • Dum la manĝo, la akvo kiun ni trinkos, devos esti laŭ formo de supoj, kremoj kaj legomoj.
  • Kompreneble, ĉiam trinki bonkvalitan akvon, kaj eviti akvon kun kloro. La akvo estas grava, sed ĉiam laŭ ĝusta mezuro.

Troigado multe laborigus niajn renojn, kaŭzante ilian malfortiĝon. La renoj estas nepraj por la bona funkciado de nia organismo. Ili filtras la toksinojn en nia korpo, ekvilibrigas la salon en nia sango kaj entreprenas hormonajn funkciojn. Pro tio la troa uzado de akvo kun la celo elimini toksinojn povas okazigi la malon, malfortigante nian filtrilon, t.e. niajn renojn.

Por elimini la toksinojn, plej bone estos ne enkorpigi ilin, kaj sekvi sanan kaj naturan nutradon, per biologiaj produktoj, kaj malalta enhavo de saturitaj grasoj. Aliflanke, la mineraloj de nia dieto ne devas esti prenataj el la akvo, ni povas preni ilin el nutraĵoj mineraligitaj kiel la mara salo, la algoj kaj la legomoj.

El la retejo de David Gasol.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *