Proteino, vegetaĵa aŭ besta?

La proteinoj estas nepraj en nia nutrado. Ili estas la bazo sur kiu konstruiĝas la ĉeloj de nia korpo. Ili donas al ni strukturon kaj volumon, kaj realigas multnombrajn funkciojn en nia organismo. Nia ĉiutaga dieto devas enhavi proteinojn, ĉar malsame al la sukeroj aŭ grasoj, ni ne havas rezervojn de proteinoj, kaj nia organismo ne povas fabriki ĝin per si mem. Deficito de proteinoj en nia nutrado, igos nian korpon konsumi siajn proprajn proteinojn, tiel perdante muskolan mason, kaj okazigante serion da reziduoj en nia korpo kiuj povas konduki nin al gravaj malsanoj. En la naturo ni trovos bestodevenan kaj vegetaĵan proteinojn. La bestodevena proteino, kvankam estas tre kompleta kaj donas ĉion, kion je proteina nivelo, nia korpo bezonas, ĝenerale ĝi enhavas altan procenton da saturitaj grasoj, malfacile elimineblaj de nia organismo, samkiel toksinojn kiujn ni produktas pro ĝia digestado.

Aliflanke, ni havas la vegetaĵajn proteinojn, kiuj multfoje estas forgesataj. Sendube ili devus esti la nura kaj precipa fonto, iĝante parto de nia ĉiutaga dieto, kaj precipe dum la nokto, kiam ilia facila digestado kaj malalta enhavo de kalorioj estos fundamentaj por tenigi nian vivkvaliton.

Legumenacoj kiaj la kikeroj, lentoj, fazeoloj, azukioj, sojo kaj ties derivaĵoj kiel tofuo aŭ la tempeho, la bongusta sejtano (el cereala gluteno), kaj kompreneble la semoj kaj sekaj fruktoj kiuj kreos bonegan proteinan suplementon por nia dieto. Liberaj je saturitaj grasoj kaj riĉaj je esencaj acidaj grasoj, vitaminoj, mineraloj kaj fibroj, ili konstituas fonton de proteino kun ŝirmigaj efektoj por nia sano, preventante malsanojn (trodikiĝo, hiperkolesterolemio, hipertensio, kormalsanoj), kaj bona aliancito en la kancer-preventado.

Tamen, la vegetaĵa proteino estas nesufiĉa por kovri la bezonojn kiujn nia korpo postulas. Pro tio oni rekomendas kombini ilin kun la cerealoj kiel rizo, tritiko, aveno, hordeo, mileo, kvinoo, aŭ derivaĵoj kiel pastaĵoj, udono, rizvermiŝeloj, ktp.

Ekzemple, rizo kun lentoj, aŭ kvinoo kun tofuo donos al ni la tutan proteinon kiun ni bezonas. Tiel ni havos altvaloran biologian proteinon libera je grasoj kaj kun multaj bonaj proprecoj.

El la retejo de David Gasol.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *