Karnismo vs Veganismo

En mia senĉesa informserĉado, mi trovis nepre legindan libron: “Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj, enkonduko al karnismo (angle Why we love Dogs, eat Pigs and wear Cows, an introduction to carnism), verkita de la socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, Melanie Joy. En ĝi, ŝi eksplikas… Daŭrigi legi Karnismo vs Veganismo

Veganismo, kio ĝi estas?

Veganismo estas vivstilo aŭ etiko kiu celas respekton al la bestoj kaj ankaŭ al la homoj. Ĝi konsideras la bestojn kiel unuopulojn kun interesoj kiuj indas kaj meritas nian respekton. Por plenumi tion, veganoj, tio estas, sekvantoj de tia vivstilo, evitas la konsumadon kaj ekspluatadon de bestoj kiuj suferas kaj mortas ĉiun sekundon en buĉejoj,… Daŭrigi legi Veganismo, kio ĝi estas?

La rozber-sezono

Kiam aŭtunas la praaĝaj instinktoj vekiĝas. Denove ni fariĝas kolektantoj kaj ŝatas traserĉi en la ĉirkaŭo por io rikoltinda. Kvankam la varmaj tagoj rimarkinde mallongiĝas kaj estas jam malvarmetaj, por fervora kolektanto de sovaĝaj fruktoj granda tempo komenciĝas. Abundas ja sovaĝaj plantoj en la pejzaĝo. Ĉu rubuso kun ĝiaj nigraj beroj, ĉu la bluanigraj beroj… Daŭrigi legi La rozber-sezono

Veganiĝi aŭ ne veganiĝi, tiel staras la demando.

Yum. I made this recipe up today. It's going to go in the cookzine I am working on.

Ĉiam pli kaj pli, multaj personoj decidas veganiĝi. Tio estas, personoj kiuj konsumas aŭ uzas nenion el besta deveno: Ili paŝas pluen, pli ol vegetaranoj, kaj ne nur rifuzas manĝadon de viando, sed ankaŭ manĝadon de ovoj aŭ lakto kaj siaj derivaĵoj. Ili estas kontraŭ la mistrakto kaj la uzo de sendefendiĝemaj estuloj kiel varon.… Daŭrigi legi Veganiĝi aŭ ne veganiĝi, tiel staras la demando.

Fiŝoj ankaŭ sentas ĝojon kaj doloron

Estas fakto ke la fiŝoj sentas doloron samkiel aliaj bestoj. Kiam ili estas trenitaj el la profundaĵoj de la maro, la malkunpremado kaŭzas al ili neelteneblan doloron. Post tio venas malrapida kaj dolora morto pro asfiksio. Kvankam la fiŝoj ne esprimas la doloron samkiel ni, estas science pruvite ke ĉiuj vertebruloj, inkluzive de la fiŝoj,… Daŭrigi legi Fiŝoj ankaŭ sentas ĝojon kaj doloron

Krud-vegana braŭnio

Braŭnio (angle Brownie) estas mia propra esperantigo de la tradicia usona eta torto. Ĝin oni ankaŭ povas prepari vegane kaj eĉ krudvegane! “Krudvegane signifas ke ĉiuj ingrediencoj uzitaj estas vegetaĵaj kaj uzataj en sia natura stato. Braŭnio estas ideala dolĉaĵo por servi je la teo-horo, por vizitantoj, en matenmanĝo aŭ deserto post manĝoj. Ingrediencoj: 2… Daŭrigi legi Krud-vegana braŭnio