Karnismo vs Veganismo

En mia senĉesa informserĉado, mi trovis nepre legindan libron: “Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj, enkonduko al karnismo (angle Why we love Dogs, eat Pigs and wear Cows, an introduction to carnism), verkita de la socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, Melanie Joy. En ĝi, ŝi eksplikas la koncepton KARNISMO, kio estas tute nova afero.

Karnismo: sistemo de kredoj, aŭ ideologio, kiu kondiĉigas la personojn manĝi certajn bestojn. Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas la fakton manĝi viandon kiel ion ricevitan antaŭ ol elekton. En la viandomanĝemaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la popolo ne pripensas kial la viando de kelkaj bestoj povas esti aĉa kaj tiu de aliaj, bongustega; sed ankaŭ ili ne tro pripensas kial ili manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne estas neceso por la supervivado, kiel okazas en la nuntempo, temas pri memelekto -kaj la elektoj ĉiam venas el kredsistemo.

Ni agnoskas ke la nemanĝado de bestoj ankaŭ venas el kredsistemo; la vorto vegetaranismo ekzistas de antaŭ multaj jarcentoj. Ni ne nomas la vegetaranojn kiel “plantomanĝantoj”, ĉar ni komprenas ke manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero. Male, ankoraŭ ni nomas la “nevegetaranojn” kiel “viandomanĝantojn”, kvazaŭ la ago manĝi viandon estus disigita el kredsistemo, kvazaŭ la vegetaranoj estus la ununuraj kiuj metas siajn kredojn surtable. Tamen, la kialo pro kiu la plejmulto manĝas porkon kaj ne hundon, ekzemple, estas la elektado ene de kredsistemo kiun beston manĝi kaj kiun ne.

Kial do, karnismo ne estis konceptigita ĝis nun? Pli facilas rekoni kaj agnoski tiujn ideologiojn kiuj estas ne tro oftaj aŭ almenaŭ ne komunaj al ĉiuj, kiel povus esti veganismo. Alia pli forta kialo: karnismo estas la reganta ideologio, ideologio tiel vaste etendiĝinta kaj akceptita, ke ĝiaj principoj estas konsideritaj kiel normo, anstataŭ ol konsideri ĝin aro de opinioj amplekse akceptitaj. Kaj la karnismo, krome, estas violenta kaj ekspluatiga ideologio, organizita ĉirkaŭ la intensa, granda kaj nenecesa ekspluatado de bestoj. Eĉ en la produktado de “ekologia viando” (kaj aliaj ekologiaj bestodevenaj produktoj) -malgranda procento el la viando tutmonde produktita- la bestoj estas ekspluatitaj kaj ofte perforte traktitaj. La principoj de karnismo kontraŭas la fundamentajn valorojn de la plejmulto kiu ne emas subteni la ekspluatadon de aliaj kaj pardoni ties perforton al aliaj sentuloj. Tial do, karnismo, kiel aliaj violentaj kaj ekspluatigaj ideologioj, devas esti kaŝita por certigi la partoprenon de la homoj; ĉar, sen la socia subteno, la sistemo povus kolapsi.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *