5 konsiloj por maldikiĝi

adelgazar31•Plimultigi la manĝadon de freŝaj legomoj ĉiutage.

La freŝaj legomoj dispecigitaj kaj mallonge kuiritaj donos al ni vitaminojn kaj mineralojn, kaj ili estas idealaj por purigi nian korpon el grasoj kaj toksinoj. Ekzemple, leĝere frititaj verdaj fazeoloj, brokolfloroj brogitaj aŭ endivioj rostitaj. La legomoj el radikoj kaj rondaj kiel cepo, kukurbo, karotoj, aŭ la pastinako en pli longa kuirado, donos bonguston al niaj pladoj. La legomoj ĝenerale estas riĉaj je fibroj kiuj helpas plibonigi la intestan transiron. La manĝado de legomoj helpas la preventadon de kormalsanoj. Ili estas grava reguligilo de nia organismo kaj riĉas je antioksidantoj, nepraj en la kancerpreventado.

2•Maĉado:

Maĉi inter 30 kaj 50 fojoj, faciligos la digestadon, nin trankviligas kaj helpas aprezi multe pli bone tion, kion ni manĝas. Dependas de bona maĉado la kvalito de nia digesto kaj alpreno de la nutraĵoj. Cetere, ĝi rekte influas sur nian animstaton. Por tio oni ĉiam konsilas manĝi en trankvila etoso, sen premoj nek disputoj.

3•Vespermanĝi leĝere kaj frue. J

e la sepa aŭ kiel maksimume je la oka vespere. Tiu ĉi devus esti la plej leĝera manĝo de la tago, kun la celo kuŝi kiam la manĝaĵo jam estis digestita. Nia korpo gvidiĝas per vivritmoj kaj kiam la suno foriras kaj alvenas la nokto ĝi ne plu provizas certajn substantojn kiuj okupiĝas pri la digestado. Krome, nia organismo eniras en ripozfazon, des pli kiam ni iros dormi, kiam ni uzas malmulte da energio. Se ni malfrue kaj abunde manĝas, ĉio kion ni manĝas, kaj kion nia korpo en bezonas en tiu momento, transformiĝas en rezervaĵojn, tio estas, GRASO. Tio ankaŭ evitos oftajn digestproblemojn, pro dormado kun plenplena stomako, kiel ekzemple la matenaj stomaka ardo.

4•Eviti la desertojn.

Kiam ni manĝis unuan pladon kaj eĉ duan, nia korpo jam akiris ĉion kion ĝi bezonas. Se ni aldonas desertojn, eĉ se nur fruktojn, nia organismo ĝin klasigos kiel kroman energion kaj ĝin transformos en grason. Ĉi tiuj sukeroj nenecese aldonitaj malfaciligos la ĝustan alprenon de nutraĵoj kiujn ni antaŭe manĝis.

5•Kaj laste, sed en malpli grave, la fizika ekzercado aŭ gimnastikado.

Oni devus minimume ekzerci sin inter 20 kaj 30 minutoj tage per korpomovigaj ekzercoj kiuj helpas la moviĝon de la grasoj kaj tiel pli facile forigi ĝin el nia korpo pli rapide. Praktiku vian ŝatatan sporton, dancu aŭ promenu, ĉiam laŭ viaj kapabloj, ne konvenas troigi. Tiamaniere ankaŭ vi plibonigos la sanon de via koro.

 

Artikolo el la retejo de David Gasol

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *