Fromaĝo el karoto kaj sezamo

Fromaĝo el karoto kaj sezamo, ideala por viaj pladoj:

Ingrediencoj: 

    350 gramoj da karoto, lavu ĝin bone kaj tranĉu en pecetojn.
    2 kuleretoj da nutricia gisto. Se vi ne trovas ĉi tiun giston, uzu do, nur kulereton de la alia pli akirebla gisto. 1 kulereto da margarino. Se vi ne havus margarinon eblas ankaŭ aldoni du kuleretojun da oleo.
    1 kulero da citronsuko
    1 natura jogurto el sojo (sensukera). Se vi ne havus ĝin, vi povus uzi tason da tofuo kirlita kun plia kulereto da citronsuko.
    1 taso da akvo
    2 kuleretoj da agaragaro
    3/4 da salo
    1/4 kulereto da kurkumo (ankaŭ konata kiel turmeriko)
    Sezamo (semoj): Vi povas uzi ilin por plibelaspektigi vian fromaĝon.

Kuirmaniero:

    1-En ujo metu la tranĉitajn karotojn kaj boligu ilin. Eblas kaj preferindas kuiri ili je vaporo aŭ en la forno, sed la tiuj tri manieroj ĝustas. Poste forĵetu la akvon.
    2-En tiu ujo aŭ en alia, ekaldonu la ceterajn ingrediencojn: Aldonu la margarinon, la giston, agaragaron, citronsukon, la jogurton, kurkumon kaj salon.
    3-Metu ĉion ĉi en kirlilon kaj kirlu ĝis farado de homogena kirlaĵo.
    4-Poste prenu ĉi tiun kirlaĵon kaj faru beĉamelon. Tio estas, metu poton sur fajron kaj aldonu la kirlaĵon kaj senĉese kaj cirkle movu ĝin per ligna kulerego ĝis boligado, lasu ĝin boli dum 3 aŭ 4 minutoj.
    5-Post tio, forigu ĝin el la fajro kaj poste verŝu ĝin en la muldilo(j)n. Lasu ĝin malvarmiĝi kaj poste metu en la fridujon kaj post tri horoj aŭ iom pli vi havos vian bongustan fromaĝon.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *