La du flankoj de la sukero

En la nuntempo ni povas trovi en ĉiuj superbazaroj, grandan kvanton da sukeritaj produktoj kaj la plejmulto el ili venas de la nutraĵ-industrio sub la formo de produktoj ege ellaboritaj. La sukeritaj trinkaĵoj el kolao, la kukoj, la frandaĵoj, fruktosukoj koncentritaj aŭ nektaroj, eĉ la plejmulto el la cerealoj ellaboritaj por la matenmanĝo, enhavas altan kvanton da rafinitaj sukeroj. La sukeroj aŭ karbonhidratoj estas ĉenoj pli malpli longaj el karbono, hidrogeno, kaj oksigeno. Ĉi substancoj agas kiel brulaĵo de nia organismo. Ili nutras la nervosistemon, la muskolojn kaj la cerbon.

Laŭ ĝia struktura komplekseco ni parolu pri simplaj aŭ malsimplaj sukeroj. La simplaj sukeroj estas solvebla en akvo, kaj havante malpli kompleksan ĥemian strukturon, ili tuj pasas al nia sango kiel glukoszo. Ĉi sukerojn ni povas trovi en la rafinita sukero aŭ en la kan-sukero, karameloj, sukeritaj trinkaĵoj, kolaoj aŭ eĉ en la lakto. Kiam ni konsumas ilin, ni rapide atingas altajn nivelojn da sukero en la sango, okazigante egan aktivecon en nia tuta korpo, kaj post nemulte ni vidos ke ĉi tiuj niveloj de sukero en la sango draste malaltiĝas, okazigante hipoglikemion, manko de energio, kion ni provos solvi konsumante iom pli da dolĉaĵoj aŭ stimuliloj, enirante tiel en energian cirklon laŭlonge de la tago. Krome, se ni konsumas pli ol devige aŭ se nia korpo ne povas foruzi ĉion en tiu momento, ĝi transformiĝas en neutilan grason aŭ en kolesterolon kiu ŝtopos niajn arteriojn.

Tamen, ankaŭ ekzistas la malsimplaj sukeroj, el pli malrapida absorbado. Danke al la ĥemia strukturo kun pli da ligoj, ĝia eniro en la sangon kiel glukozo prokrastiĝos, evitante la troan eniron de sukero en la sango. Ĉi sukeroj estas tiuj kiujn ni trovas en granda parto el la integralaj cerealoj kaj en legomoj, kaj ili donas al ni sukeron en la sango dum pli longa periodo sen tiaj abruptaj altiĝoj kaj malaltiĝoj, generante pli longan kaj stabilan energion, donante klarecon kaj viglecon.

La konsumo de integralaj cerealoj en ĉiu manĝo, donos al ni altkvalitan sukeron en la sango. Krome, la konsumo de rondaj kaj elradikaj legomoj kiaj la cepo, la karoto aŭ la kukurbo, en longaj kuiradoj kiel povas esti la legomkremoj donos al ni dolĉajn kaj kremecajn manĝaĵojn, tiel evitante la malpli sanajn manĝaĵojn.

 

El la retejo de David Gasol

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *