19 filmoj kiuj pripensigas la respekton al bestoj.

Saluton! Hodiaŭ mi volas prezenti al vi kelkajn diverstilajn filmojn kiuj precipe rilatas la bestojn. Se vi ŝatas bestojn, nepre vi devos spekti ĉi sekvajn filmojn! Ili montras kial ni devas respekti ilin kaj ne esti parto de la kruela ekspluatado kaj perforto kiun ili suferas. Kelkaj estas animaciaĵoj sufiĉe konataj de ni kaj aliaj estas mapli konataj latinamerikaj filmoj (meksikaj kaj unu argentina) kiuj ankaŭ indas je ĵetrigardo. Ili nin plu helpos kompreni kial ni devas ĉesigi mistraktadon al bestoj.

1. Okja

Temas pri la plej ĵusa filmo de Netflix kiu pripensigas nin pri la bestoekspluatado en la viandoindustrio.

2. Babe, la kuraĝa porketo.

Historio de porketo kiu rifuzas plenumi sian vivmision (t.e. esti bredata por iĝi manĝaĵo) La ĉefrolulo de ĉi filmo, James Cromwell, iĝis vegano post la filmado kaj estas animalista aktivulo.

3. Spirit, la sovaĝa ĉevalo.

Sovaĝa ĉevalo kiu ne volas esti dresata. Tiu ĉi filmo pritraktas la rilaton inter homo kaj ĉevalo kaj nin instruas ke ĉiuj bestoj volas esti liberaj.

4. Ferdinand

Tore-taŭro kiu faras ĉion eblan por eviti sian tragedian morton en toreado.

5. Cometa

Historio pri hundo kiu estos ”kristnaska donaco” kaj poste forlasata. Temas pri la unua meksika filmo kiu traktas ĉi temon kaj filmiĝis danke al la monsubteno de libervolaj uloj pere de interreto.

6. Laŭleĝe blonda 2

Komedio kies ĉeftemo rilatas al la eksperimentado kun bestoj. Advokatino batalas por meti finon al ĉi praktiko kaj defendi la senvoĉulojn.

7. La planedo de la simioj

Filmo pri eksperimentado kun bestoj kaj ties krueleco.

8. Hachi: A Dog’s Tale

La historio de Haĉi, hundo kiu kreas fortajn ligojn kun sia mastro, kiu forpasa, kaj li atendas lin ĝis la morto.

9. Trovante Nemon

Fiŝo estas kaptata kaj sukcesas reveni hejmen: la maro. Bela pripenso pri la vivo de enkarcerigitaj fiŝoj en fiŝujoj, kompare kun tiuj, kiuj vivas liberaj en la maro.

10. Mortinta naturo

Post miloj da jaroj da ekspluatado kaj perforto kontraŭ bestoj fare de la homoj, la bestoj prenasla potencon kaj venĝas sin. Kelkaj konsideras ĝin la unua vegana terora filmo 😉

11.  Fehér isten (Dio blanka)

Dio blanka estas hungara filmo de la jaro 2014 kiu invitas nin pripensi la vivon de senhejmaj hundoj.

12. La bela verda

Komedio franca en kiu ekzistas du paralelaj mondoj kaj en unu el ili la homoj estas vegetaranoj kaj havas altan konscion ekologian.

13. 101 dalmatoj

Tiu ĉi filmo traktas la ekspluatadon de bestoj por akiri la haŭton.

14. Bacalar

Meksika filmo kiu sentivigas la publikon pri la protektado de bestoj stimulas la konservadon de la endanĝerigitaj specioj.

15. La araneaĵo de Charlotte

La historio de porko nomata Wilbur amiko de araneo. Li ne akceptas iĝi manĝaĵo kaj araneo helpos ankaŭ por tion eviti.

16. Kokina forkuro

Aro da kokinoj ekspluatitaj por produkti ovojn serĉas la manieron eskapi el la farmo.

17. Liberaj birdoj

Du meleagroj vojaĝas al la pasinto por forigi la tradicion per kiu ili estas mortigataj dum la Ago-Tago. Temas pri komputila animacia sciencfikcia filmo usona de 2013.

18. Madagaskaro

La bestoj enkarcerigitaj en bestoĝardeno ekigas aventuron por rehavi sian liberecon.

19. Shark tale

Historio de vegetarana ŝarko, Lenny, kiu malakceptas manĝi fiŝojn. Animacia usona filmo de 2004

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *