Nutrado kaj sporto

Profitante la alvenon de la feritagoj povus esti bona okazo por kombini ĝin kun la sporto kiun ni plej ŝatas kun bona nutrado. Ĉi tiu kombinaĵo estos ideala por mobilizi kaj forigi la amasiĝintajn troigaĵojn dum la jaro.

Se ekzemple ni decidis fari tagan ekskurson sur la monton piede aŭ bicikle, ni devus antaŭvidi kion kaj kiam ni manĝos. La manĝaĵo ĝenerale devus esti sufiĉa por la ekzercado kiun ni tuj faros, tamen malpeza. Tio estas, nutraĵoj kiuj nutras nin, sed kies digestado ne forprenu tiom da energio kiun ni bezonos por la piedirado. Por tio ĉi estas rekomendataj naturaj, freŝaj kaj vigligaj nutraĵoj.

Antaŭekzerca manĝado:
Ĝia celo estos ke ĝi provizu sufiĉan energian rezervon, kaj mineralojn, kaj bonan kombinon de sukeroj por ke niaj muskoloj havu nutraĵon. • Misoa supo aŭ remineraliga supo. Vi povas maĝi ĝin varme, se la vetero tion postulas. Tio donos al ni bonan kvanton da mineraloj.

Se vi ne estas hejme, portu misosupojn en polvo. Tio povas esti valida kaj praktika eblo.

Nedikigaj grenoj, en kremo por matenmanĝo, aŭ kiel preferite, kune kun manpleno da sekigitaj fruktoj (nuksoj, migdaloj, sekvinberoj, abrikotoj…). Tiu kombino de la simplaj kaj kompleksaj karbonhidratoj, donos al ni gradojn de sukero en sango adekvataj por sportumado sen altaj kaj malaltaj energiaj problemoj.

Manĝaĵo dum la ekzercado: Ĉi tie ni provos konservi nian nivelon de la sukero en la sango, rekuperi la fluaĵojn, mineralojn, kaj ankaŭ refreŝiĝi. Nepre devos esti malpeza por ke ĝi ne enmiksiĝu kun nia celo.

• Peco de lokaj kaj sezonaj fruktoj povas esti ideala por refreŝiĝi dum ĝi donis sukerojn por iri pli rapide. Eblas akompani ĝin kun kelkaj nuksoj.
• Se vi volas ion pli substancan por piediri kelkajn horojn, kelkaj buloj el rizo kun la algoj norio kaj umeboŝio, malpeze provizos al ni ĉion, kion ni bezonas. Alia, eble pli praktika eblo, estos bona vegetara sandviĉo el bonkvalita pano akompanita kun legomoj, kiel laktuko, endivio kaj karoto. • Bona remineraliga supo el algo kombuo, el media temperaturo, estas ideala por repreni mineralojn kiujn ni perdis dum ekzerco.

Postekzerca nutrado: La celo ĉi tie estos repreni mineralojn kaj glikogenon (suker-rezervoj en nia korpo).
• Tuj finiĝinte, por refreŝiĝi kaj revigliĝi, freŝa frukto povas helpi, ĉu natura ĉu kirlita.
• Poste kiam ni estas trankvilaj, kaj nia metabolo revenas al normala ritmo, estas bona okazo por fari ĉefmanĝon. Ni povas komenci per bongusta misosupo, kiu rehavigos al ni mineralojn kaj preparos nin por pli bona absorbado de nutraĵoj. Poste telero kun bonkvalitaj cerealoj, verdaj legomoj por refreŝigi nin, (rondaj kaj elradikaj legomoj), kiuj nin malstreĉigu kaj havigu bonkvalitajn sukerojn kaj iujn proteinojn por nutri niajn muskolojn bone.

Por sane praktiki sporton, ni bezonas doni al nia korpo bonkvalitan brulaĵon kiu tute ne bezonas uzi energion rekte el niaj rezervoj. Tio estos esenca por eviti preni rapidajn sukerojn (sukerigitaj trinkaĵoj, dolĉaj pastoj, ktp) . Ĉi tio nur alportus al ni multan energion por mallonga tempo, okazigante la kutiman energio-stumblon, kaj favorigus la pluan perdon de mineraloj. La sporto se praktikita en modereco kaj taŭga por niaj ebloj estas tre sana por la koro kaj la korsistemo, samkiel por mobilizi kaj bruligi grason.

El la retejo de David Gasol

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *