Karot-stufaĵo

Ingrediencoj por du homoj:

  • 6-8 mezgrandaj karotoj tranĉitaj.
  • 1 peco da algo kombuo (sub malvarma akvo konservitaj du horojn).
  • Kulereto da mar-salo.
  • 1 branĉeto da cinamo. ​ ​

Paŝoj:

  •  Meti en ferfandita kaserolo la pecon da algo kombuo jam akvumigita, kaj la likvaĵon.
  •  Sekve, oni aldonu la cinamon, la karotojn kaj iom da marsalo. La akvo prefere ne kovru pli ol la duono de la volumo de la karotoj.
  • Ŝtopi kaj boligi. Malpliigi la fajron ĝis la minimumo kaj kuiri dum 45 minutoj aŭ unu horo per kuirplato. 4. Dispecigu la kuiritan algon kombuo kaj ree aldonu ĝin al la stufaĵo. Kuiru ĝin sen la ŝtopilo ĝis la preskaŭa vaporiĝo de la likvaĵo. Varme servi.

Efikoj: Ĉi tiu stufaĵo protektas la digestadon kaj plifortigas la digestan sistemon. Ĝi varmigas kaj komfortigas. La stufaĵo estas bona fonto el fibroj, vitaminoj kaj mineraloj. Riĉa je betokarotenoj kiun la hepato transformos en vitaminon A. Ĝia alta enhavo da kontraŭoksidigaĵoj igas ĝin kontraŭkancera nutraĵo.

Ideala por: Aŭtunaj tagoj kiam ni sentas malvarmon aŭ malforton. Taŭga vegana plado por ĉiuj aĝoj. La dolĉo de ĉi legomoj nin helpos malpliigi la emon manĝi sukerigitajn manĝaĵojn.

 

Fonto> David Gasol.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *