La problemo pri mielo

Veraj veganistoj ankaŭ rifuzas mielon. Tre bona
anstataŭaĵo estas acera siropo.

Abeloj faras mielon por povi travivi la vintron. La
mielo enhavas vitaminojn, mineralojn kaj enzimojn
kiujn abeloj bezonas. Anstataŭ mielo, la abelbredisto
donas sukersiropon kiu ne enhavas ĉiujn necesajn
nutraĵojn, sekve multaj abeloj malfortiĝas kaj mortas
dum la vintro.

Por ‘rikolti’ la mielon, la abelisto devas forigi la
abelojn de la abelujo. Dum tiu forigo de la abeloj kaj
rikolto, abeloj ofte mortas aŭ vundiĝas.

Eĉ pli terure: por abelbredistoj foje estas pli
malmultekoste aĉeti novajn abelojn anstataŭ
travintrigi la ‘malnovajn’ abelojn. Sekve, ili simple
mortigas ĉiujn abelojn!

Lode Van de Velde

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *