Industrio kaj mono

Ŝuisto faras ŝuojn. Pro sukceso, ĝi dungas homojn kaj
fondas fabrikon por povi produkti pli. La ŝuisto devas
pagi salajrojn kaj konkurenci kun aliaj ŝuistoj, do li
produktu pli kaj faru ĉiam pli da profito!

Ekzistas 3 manieroj gajni ĉiam pli kaj pli kaj pli da
mono:
• malaltigi la kostojn
• altigi la produktadon
• ambaŭ supraj kune
La industrio rilate bestoproduktojn (viando, lakto,
ovoj, ledo, lanugo, …) ne faras escepton! La bestoj
estas traktataj kiel nuraj objektoj, simile kiel
karbopecoj: sen sentoj, faritaj nur por 1 celo: akiri
profiton.
Kiamaniere do la besto-industrio strebas altigi la
profiton?
• pligrandigi la kapaciton de la bredejoj = pli da
bestoj en la sama spaco, do en malpli grandaj
kaĝoj
• doni hormonojn, tro grasan furaĝon, … por
laŭeble plej rapide dikigi la bestojn
• nutri la bestojn per rubo el la buĉejo (ofte
kanibalisma nutraĵo!)

• ĉar la bestoj vivas en malsanigaj kondiĉoj
(manko da freŝa aero, spaco, nenaturaj kaj
nevariaj manĝaĵoj, …), ili aldone preventive jam
ricevas medikamentojn (kiel antibiotikoj k.a.)
kontraŭ malsaniĝo
• dum tagoj kaj noktoj transporti buĉotajn
bestojn en teruraj kondiĉoj
• per piedbatoj kaj vipobatoj antaŭenigi la
kompatindajn, timantajn bestojn al buĉejo kie ili
jam flaras la morton kaj produktas timohormonojn
kiuj eniras la viandon
• per maŝino aŭtomate mortigi kaj/aŭ distranĉi la
bestojn, ofte sen antaŭa narkoto
• oni miksas en la viandon por konsumado (speciale
kolbasojn k.s.) plej diversajn rubo-aferojn
(organojn, intestojn, …)
• oni injekcias akvon kun proteinoj en viandon por
altigi la pezon
• … kaj tiel plu kaj tiel pli.
Vi ne povas imagi kion alian la homoj jam elpensis; ĉion
eblan ili faras por plialtigi la profiton. En la nomo de
mono, profito kaj kapitalismo. Iu kiu amas bestojn, ne
Ĉiuj vivantaj estaĵoj rajtas je digna vivo:
sunlumo, freŝa aero, spaco por libere
moviĝi… kaj natura morto.

Plia ekonomia afero estas la prezoj. Se estas tro da
lakto, butero aŭ io ajn en la merkato, la valoro kaj do
la prezoj malaltiĝas kaj la farmistoj kaj industrio
riskas gajni malpli da mono, ĉar la konsumata kvanto
restas pli-malpli la sama. Kion oni do faras por altigi la
prezojn? Oni forĵetas (!) bonan lakton, buteron, por
kiuj tiuj kompatindaj bestoj do tute vane (!!) suferis
kaj mortis!
Ĉion tion oni faras dum en aliaj partoj de la mondo
ĉiutage mortas homoj pro soifo, malsato kaj malsano!
Ĉu vi povas kredi tion??
Plie, la lakto-industrio eĉ ne hezitas altrudi
multekostan laktopulvoron al patrinoj en malriĉaj
landoj. La patrinoj havas naturan kaj senpagan lakton,
idealan por la beboj, sed anstataŭe, oni trudas al ili la
malpli bonan laktopulvoron, en kiu mankas diversaj
nutraj elementoj, antikorpoj, ktp., kaŭzante la morton
de multaj beboj! Beboj mortas pro malsanoj ankaŭ
ĉar ne ĉie haveblas pura akvo!
Nestlé estas unu el tiaj fi-firmaoj kiu eĉ trejnas
flegistinojn kaj akuŝistinojn konsili al patrinoj tian fiprodukton
anstataŭ la naturan vojon.

Por ŝpari monon, ĉiuj produktistoj aĉetas
malaltkvalitajn bazajn materialojn. Do por fari
ekzemple kolbasojn, la fabrikoj ne aĉetas altkvalitan
viandon de bone flegataj bestoj, sed ili aĉetas
malvalorajn organojn, buĉ-rubon, flankproduktojn,
miksas diversajn aĵojn en la viando kaj vendas tion
senskrupule.

Laste, pluraj epidemioj ligitaj al tro intensa
bestobredado kaŭzis malsanojn danĝerajn ankaŭ al
homoj: porka pesto, brida gripo, bovofreneziĝo, afta
febro. Kiam finfine la homoj lernos el siaj eraroj???

 

Lode Van de Velde

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *