La laktaĵoj

Glas_melkLa homo estas la nura mamulo kiu daŭre trinkas lakton post infanaĝo. Ne nur tio, sed ankaŭ trinkas la lakton de alispeciaj mamuloj, kun aliaj trajtoj tre malsamaj al niaj.

Patrina lakto estas bongusta, riĉa je sukeroj por la propra evoluo de la beba nervosistemo, kaj kun la ĝusta kvanto de proteino, graso, mineraloj kaj vitaminoj kiujn la homo bezonas.

Logike, ĉiu besto produktas lakton por la bezonoj de sia propra specio. Unu bovido ĉe naskiĝo pezas ĉirkaŭ 40 kg kaj post semajnoj ĝi pezas pli ol 200 kilogramojn, multobligante la volumon. Pri tio, la bovina lakto kompare kun la homa lakto estas pli riĉa je proteino kaj graso.

Ĝenerale, lakto kaj laktaĵoj, fromaĝo kaj jogurto, agos en nia korpo okazigante: • Alergiojn. • Netolerecon. • Mukon kaj spirmalsanojn (astmo, sinusito, ktp).

• La kombinaĵo de malvarmo, lakto kaj sukero de la glaciaĵo ofte kaŭzas otiton. • Pro bioakumulado ni prenos ĉiujn antibiotikojn kaj hormonojn administritajn al bestoj. • Altan enhavon de saturitaj grasoj. Plejmulto el la fromaĝoj estas formitaj de pli ol 60 % da graso.

Tamen, la laktindustrio argumentas, ke lakto kaj ties derivaĵoj estas fontoj de kalcio kaj probiotikoj por nia intesta flaŭro.

La absorbado de kalcio en la korpo dependas de la ekvilibro de ĉi tiu kun aliaj mineraloj kiel magnezio kaj vitamino D. Bovina lakto estas malalta je magnezio kaj alta je fosforo, kiu malfaciligas la absorbadon de kalcio.

Kaj koncerne al probiotikoj, estas vero ke ili troviĝas en kelkaj fermentitaj laktaĵoj kiel jogurto. Tamen, en la naturo estas aliaj probiotikaj fontoj liberaj de graso kaj sukero. Estas la plantdevenaj fermentaĵoj, kiel ekzemple pikloj, saŭrkraŭto (acida brasiko), miso, tempeo, sojsaŭco, ktp.

Rilate la kalcion, la plej bona fonto de mineraloj kiujn la naturo povas proponi, nature ekvilibra, asimilebla al nia korpo, kaj libera je grasoj kaj toksinoj estas:

• Algoj (Nori , kombu , dulse , wakame , Arame , ktp .) .

• Semoj, precipe la sezamoleo aŭ ties derivaĵoj kiel sezama pasto aŭ kremo.

• Sekigitaj fruktoj, kiel migdaloj kaj nuksoj .

• Verda legomo riĉe je folioj kiel brokolo, brasiko, laktuko kaj aliaj.

• Legumenoj, speciale kikeroj.

En la mondo ekzistas homoj kiuj pro ekonomiaj, kulturaj aŭ religiaj kialoj ne konsumis laktaĵon en sia vivo, kaj tamen kreskas sanaj kaj fortaj, nek suferas spontanajn frakturojn, aŭ malfruiĝon en la ostiĝo. Tiuj popoloj suferas malpli da malsanoj kiel osteoporozo kaj trodikiĝo ol en evoluintaj landoj kie konsumado de laktaĵo estas ĉiutaga.

 

Artikolo el la retejo de David Gasol.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *