Krokedoj el kikeroj

Ingrediencoj:

  • 3 tasoj da kuirita kikero;
  • 1 taso da raspita pano;
  • 1 cepo;
  • 2 ajleroj;
  • 1 kuirita karoto;
  • 1 kulereto da kumino;
  • 2 kuleretoj da petroselo;
  • 3 grandaj kuleroj da oleo.

Paŝoj:

  • Senŝeligu la cepon kaj la ajlerojn kaj miksu ilin kun la oleo kaj salo. Poste  kreu mason el la kikeroj kaj  aldonu la raspitan panon. Aldonu la ajlon kaj  la cepon, la karoton tre maldike tranĉitan, la petroselon kaj la kuminon. Miksu ĉion ĉi ĝis kreado de homogena kaj densa maso.
  • Kreu la formon de la krokedoj kaj jam eblas ilin manĝi, aŭ oni povas meti la pladon en fridujon kaj lasi ĝin tie dum duonhoro, kaj poste friti ilin, laŭplaĉe. Ek! La plado estas facile kuirebla, bongusta kaj tre nutriga!
  • (Laŭ apartaj ŝatoj oni povas aldoni pliajn aliajn ingrediencojn al la maso. Ekzemple: olivoj, maizo, bolkuirita legomoj, kaj tiel plu.)

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *