Beto-trinkaĵo

1907599_10203633721233300_1834735054_nBetotrinkaĵo je 5 minutoj:

Ingrediencoj por du homoj:
• 3 karotoj.
• 1 pomo.
• 1 beto.

Preparado:
1. Bone purigi la ingrediencojn per legombroŝo.
2. Kirli ĉiujn ingrediencojn per kirlilo, filtri kaj servi.

Terapeŭtikaj efikoj:
• Kontraŭoksidiga. • Revivliga. • Kontraŭkancera. • Aldonas bonkvalitan sukeron al nia korpo. • Stimulas la bonan funkciadon de la lieno, pankreato kaj hepato. • Ĝi aldonas bet-karotenojn, naturaj antaŭantoj de la vitamino A, ŝirmanto de la haŭto kaj aliaj organoj. • Riĉa je vitaminoj B3, B6, B9. • Riĉa je vitaminoj C kaj E. • Ĝi donas mineralojn kiel kalcio, zinko, kalio, nepraj por la homa korpo. • Alta enhavo de vegetaĵa fibro. • Ĝi protektas nin de la malvarmumo. • Diureziga. • Refreŝiga. • Sangelpuriga.​10155757_10203633719833265_272095200_n

Konsilita por:
• Fortigi kaj prepari la haŭton por sunumado. • Malfruigo de la ĉela maljuniĝo. • Tre refreŝiga kaj sangelpuriga. Trinkata inter manĝoj ĝi estos bona helpanto en ajna kontraŭtoksikiga dieto. • Sportistoj. Ĝi estas tuja energifonto kaj aldonas vitaminojn kaj mineralojn. • Maldikigaj dietoj. • Fumantoj aŭ personoj kun maltaltaj korpdefendiloj. • Malpliigo de la efektoj de media poluado. ​

Ideala por:
• La ideala momento por ĉi tiu kirlaĵo estas la vespero ĉar ĝi potencigas sian efekton sur malsamajn organojn de la digesta sistemo. • Rekuperigi la organismon post tago da sunumado. • Post sportumado nin helpos reakvumigi la organismon kaj rekuperi sukerojn, vitaminojn kaj mineralojn. • Ideala kiel trinkaĵo por infanoj, junuloj kaj maljunuloj.

El la retejo de David Gasol.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *