Gelatenaĵo

10169186_10203741880977226_2267446123239047542_nLa gelateno kiun oni kutime aĉetas en la superbazaroj estas farataj el bestaĵoj, pro tio, veganoj ne manĝas ĝin. Tamen, alia alternativo, sana kaj multe pli bongusta ol tiu vendata estas la gelateno kiun oni mem kuiras uzante algon kaj naturajn fruktojn. Ĝi estas ideala deserto dum la varmaj tagoj.

Ingrediencoj:

  • Agav-siropo (aŭ sukero): laŭbezone 2 aŭ 3 kuleretoj da agavsiropo aŭ 4 grandaj da sukero. Kontrolu tion.
  • Agaragaro: 4 grandaj kuleroj
  • Kivioj: 3
  • Fragoj: 8
  • Mango: 1
  • Oranĝosuko: 2 grandaj tasoj
  • Akvo: 2 grandaj tasoj.

Kuirmaniero:

  • Purigu bone la fruktoj, dispecigu ilin en malgrandajn partojn kaj konservu.
  • En poto sur fajro metu la oranĝosukon kun akvo kaj aldonu la siropon/sukeron.
  • Post kelkaj minutoj kiam la likvaĵo estu varma, aldonu la agaragaron kaj movu ĝin ofte sed ne konstante. Lasu ĝin boli dum unu minuto, aldonu la fruktojn, movu denove kaj metu en la ujojn.
  • Lasu ĝin malvarmiĝi kaj metu en la glaciŝrankon. Post kelkaj horoj ĝi estos tute preta por manĝi!

3 komentoj

  1. Mi manĝas bestan gelatenon nur pro enteno de kolageno, kiu helpas al miaj genuoj. Ĉu vi konas bonan herban alternativon de kiu mi povus preni kolagenon?

    1. Saluton amiko kaj dankon pro via komento. Bedaŭrinde ne ekzistas vegetaĵa kolageno, ĝi estas ekskluziva afero de la animaloj kaj ne ekzistas alternativoj por ĝia anstataŭo. Se vi uzas ĝin pro nepra neceso mi ne povas rekomendi aliaĵon, sed se estas pro nura zorgo de via sanstato, memoru ke multaj homoj estas veganoj kaj ili ne konsumas ĝin kaj nenio okazas. Sed mi supozas ke vi devas ĝin gluti, ĉi-kaze mi ne povas diri alian aferon 🙁

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *