Ekologiaj nutraĵoj

imagesNuntempe ni povas trovi milojn da kemiaĵoj en la merkato, inter kiuj estas pesticidoj, sterkoj, kaj aliaj, por eviti plagojn kiuj povas detrui rikolton, akceli la procezon de kresko kaj maturiĝo, aŭ maksimume uzi la kulturgrundojn. Ĉi tiuj produktoj povas rekte aŭ malrekte eniri en nian korpon per manĝaĵo.

Estas vaste demonstritaj la negativaj efikoj de tiuj kemiaĵoj en la korpo. Tamen, ilia uzo estas nun ege vasta, eĉ plimulta, atingante nin pere de fruktoj kaj legomoj, aŭ nerekte pere de poluita akvo aŭ bestoj.

Tiuj substancoj ankaŭ amasiĝas en niaj histoj, renoj, hepato, ostoj kaj graso, ili rekte damaĝas niajn esencajn organojn, la nervosistemon, kaj hormonan aktivecon. Ili ankaŭ estas ofta kaŭzo de kancero kaj plialtigas la riskon je malsaniĝo.

Pro tiuj kialoj, tre gravas la kultivado kaj konsumado de organikaj legomoj. Nutraĵoj naturaj, sanaj, kaj kun ĉiuj la nutrigaj propraĵoj.

En la ekologia produktado ne estas uzataj kunmetitaj kemiaĵoj aŭ kemia adobo. Nek estas uzataj transgenaj aŭ genetike modifitaj organismoj .

Ekologia agrikulturo estas amika por la medio, kaj naturaj cikloj, subtenante la sanon de la tero, akvo, bestoj kaj la ekvilibron inter ili.

Danke al ĝia natura maturiĝ-procezo ĉe la arbo mem, ĝiaj enhavo de sukero, vitaminoj kaj mineraloj estas pli alta, kiu donas pli bonan kvaliton al la produktoj, kaj el organoleptika kaj nutriga niveloj.

Ĉiuj produktoj kiuj estis markitaj per la stampo, kiu apogas ilin kiel nutraĵon je ekologia kultivado, trapasos striktajn kontrolojn por fina akcepto.

Konsumi ekologiajn produktojn donas sanon al vi, kaj helpas la konservadon de la medio por ni mem kaj estontaj generacioj kiuj povos ĝui ĉi tiun planedon kiel ni konas ĝin.

Artikolo el la retejo de David Gasol.

2 komentoj

  1. Saluton

    Unue gratulon pro via nova kaj bela retpagxo !

    La vegana vivstilo donas cxiam ion por diskuti. Ekz la ideo, ke “konsumi ekologiajn produktojn donas sanon al vi, kaj helpas la konservadon de la medio …”
    Jes, ja, sed aliflanke multaj el ni acxetas ekologiajn produktojn de la tuta mondo sen vere prikalkuli la ekologiajn konsekvencojn de tiu agado. Jen la konflikto. Oni volas mangxi sane kaj fresxe sed kiel logxanto en la norda hxemisfero lokala nutragxo preskaux ne eblas, cxu ne?

    1. saluton Jens kaj dankon pro via komento. Vidu, mi ne kredas ke malantaŭ la ekologiaj nutraĵoj estas malbonaj konsekvencoj ĉar teorie oni uzas por ĝi la bezonatajn teknikaĵojn kaj terenon kiu ne damaĝus la medion nek la celatojn, t.e. la homoj. Se vi loĝas en la norda hemisferio, tio ja, povas esti eĉ pli komplika, ĉar trovado de tiaj nutraĵoj estas pli komplikaj kaj pli kostaj. Tiukaze oni ja devus manĝi kion ajn oni trovas, ĉu ekologia ĉu ne ekologia. Ankaŭ estas fakto ke ĉiam pli kaj pli pure ekologiaj manĝaĵoj maltroveblas ĉie.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *