Kial ne sufiĉas esti vegetarano?

Kial ne sufiĉas esti vegetarano?
Fariĝi vegetarano estas kutime la unua
paŝo survoje al veganismo. Oni aŭdas pri tio de geamikoj
aŭ legas pri tio en revuo kaj oni decidas malmultigi aŭ eĉ
tute ĉesigi viando-konsumadon.
Multaj unue ĉesas manĝi ruĝan viandon, poste ili rifuzas
ankaŭ kokaĵo-similajn viandojn kaj fine fiŝon. Oni serĉas
kiamaniere anstataŭigi la ‘mankantan’ parton de la
ĉiutaga manĝo kaj bone-malbone elturniĝas.
Aliaj pro sanaj kialoj devas ĉesigi la viando-konsumadon.
Ĉiel ajn, la transiro al vegetarismo jam estas tre
laŭdinda paŝo: oni rekte evitas la mortigon, do suferigon
de bestoj.
Tamen, kiel vi legos en postaj ĉapitroj, ekzistas ankaŭ la
nerekta suferigo de bestoj.
Koncize (ĉar poste venos pli da detaloj): naskiĝas same
multe da virkokoj kiel kokinoj, virbovoj kiel bovinoj.
SED: virkokoj ne demetas ovojn, virbovoj ne ‘donas’
lakton. Ili estas kvazaŭ “kromproduktoj” de la ovorespektive
lakto-industrio kaj do amase mortigataj. Ne
ĉiu ledo devenas de bestoj kiujn oni ĉiukaze mortigus
por la viando! En iuj landoj oni fortranĉas la felon aŭ
forplukas la plumojn dum la bestoj ankoraŭ vivas!

En la lernejo, ni lernas ke kokino ‘donas’ ovojn kaj
bovino ‘donas’ lakton. Tiu klarigo taŭgas por 5-jaraj
infanoj. Sed adoleskantoj kaj plenkreskuloj sciu la
veron!
La industrio prisilentas kaj eĉ kaŝas la ĉiutagan
ekspluatadon kaj amasmortigon de bestoj. Ĉu tio ne
pensigas vin pri aferoj kiuj okazis en la dua
mondmilito?
Se oni ne agas kontraŭ tio, oni estas kunkulpa.
Konsumi lakton kaj ovojn nerekte kaŭzas la mortigon
de bestoj!

 

Lode Van de Velde.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *