Fromaĝo el makadamiaj nuksoj

En pluraj landoj kaj kulturoj, fromaĝo estas parto de ĉiutaga manĝado, ofte post la manĝoj antaŭ la deserto. Ni ofertas al vi prepari bongustan, nutrigan kaj naturan krudveganan fromaĝon kiu povas ne nur plaĉi al vi sed ankaŭ al scivolemuloj kaj eĉ iom fajfi pri veganaj alternativoj. Se mankus makadamiaj nuksoj ĉe vi, uzu nuksojn por anstataŭi ilin.

Ingrediencoj por la fromaĝo krudvegana
Ingrediencoj por la fromaĝo krudvegana

Ingrediencoj:

  • 1 taso da aktivigitaj nuksoj*
  • sekigita spico (prefere oficina rosmareno)
  • (mar)salo (laŭplaĉe)
  • citronsuko (laŭplaĉe)
  • 1 ajlero

 

Kuir-maniero:

Kirlu per kirlilo la makadamiajn nuksojn kune kun la citronsuko, la salo, iom da rosmareno kaj la ajlero, dum kelkaj minutoj ĝis formado de sameca pasto. Gustumu ĝin por ke la pasto havu la guston deziratan. Prenu ĝin, donu formon al la pasto per viaj manoj aŭ per muldilo kaj aldonu rosmarenon por plibelaspektigi ĝin (vidu en la foto). Konservu poste en la fridujo dum du horoj proksimume por ke ĝi malmoliĝu. Kaj ek! Krudvegana, facile farebla kaj tre nutriga fromaĝo por ĉiuj!

*Aktivigado estas la konservado, de kutime sekaj fruktoj kaj guŝoj, sub akvo, dum ses horoj minimume por ”aktivigi”, ”vivigi” ilin.

Informoj pri la makadamiaj nuksoj, inkluzive de ĝiaj proprecoj, legu ĉe vikipedio.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *