Bestoĝardenoj kaj akvarioj, infero por bestoj

Bestoĝardenoj pretendas esti eduk-celaj lokoj, kiuj zorgas pri preservado de specioj, sed la realo estas tre malsama de tio kion ili povas diri. La bestoĝardenoj estas malliberejoj, karceroj, prizonoj por bestoj. Ili estas ejoj kiuj instruas ke estas bone havi bestojn en mallibero, izolitaj kaj for de ilia natura medio.

 

Simio en brazila bestoĝardeno
Simio en brazila bestoĝardeno

En bestoĝardeno vi neniam povos observi la naturan konduton de la bestoj. La flugiloj de la birdoj estas tranĉataj por ke ili ne povu flugi, la akvobestoj ne havas sufiĉe da spaco por vivi, kaj tiuj kiuj alkutimiĝis al grupa vivado kaj kompleksaj sociaj grupoj, estas tenataj en la plej strikta soleco, kaj kiel plej bone, ili povas vivi nur pare. Ĉiuj iliaj kutimaj agoj, kiaj ĉasi kaj reproduktiĝi, estas modifitaj kaj forigitaj. Ĉi bestoj pasigas sian tutan vivon limigitaj, senigitaj de intimeco kaj kun manko de stimuloj, ili evoluigas neŭrozan konduton kiun oni nomas “zookozo” aŭ “besta psikomalsano”.

Klaraj simptomoj de zookozo aŭ besta psikmalsano estas:

Mordado kaj frapado de la stangoj kaj kradoj de la kaĝo.
Senhalta movado tien kaj reen.
Senhalta balanciĝo.
Ofta klinado de la kapo.
Ludo per/ kaj manĝado de la propraj ekskrementoj.
Vomado kaj manĝado de siaj vomaĵoj, kiel speco de bulimio.
Paŝado antaŭen kaj retroiri paŝon, ade farante ĉi tion.
Troaj grumbladoj.
Sinkripligo, mordado en la vosto, piedoj kaj oreloj.

La plejmulto el la enkarcerigitaj bestoj en la bestoĝardenoj ne troviĝas en malaper-danĝero. Se vere gravus ilia konservado kaj bona zorgado, oni devus lasi ilin kaj protekti en iliaj naturaj medioj, kie ili vivas, anstataŭ ol enfermi ilin en bestoĝardenojn.

Spektado de fiŝoj enfermitaj
Spektado de fiŝoj enfermitaj

La akvarioj estas grandaj fiŝujoj kie la fiŝoj estas enfermitaj. En ili ni povas trovi delfenojn, marleonojn, ŝarkojn, barakudojn, ktp. Bestoj kiaj delfenoj trairas milojn da kilometroj sub la maro dum la tuta vivo, sed en akvario ili pasigos sian vivon enfermitajn en nur kelkaj metroj. Ili uzas la eĥon de ultrasonoj por orientiĝi en la akvo, sed estinte enfermitaj en akvario ili ofte konfuziĝas pro la resalto de la eĥo en la muroj de la akvario.

Rideto de delfeno neniam trompu vin. Kiel diras Ric O´Barry, la persono kiu kaptis kaj trejnis la kvin delfeninojn kiuj interpretis Flipper-on,  la rideto de delfeno estas la plej granda trompo de la naturo por ŝajnigi ke ili ĉiam estas feliĉaj, ĉar ĝi estas simple plia vizaĝa trajto, eĉ kiam ili suferas kaj eĉ post la morto.

La plejmulto el la fiŝoj posedas spacan memoron, kiu permesas al ili krei kognitivan mapon kiu helpos por orientiĝi en la maroj, uzante sonojn, odorojn aŭ lumojn, pro kio ilia sufero estas tre granda kiam ili estas senigataj de libereco, pro manko de ampleksaj liberaj spacoj kiaj riveroj, maroj kaj oceanoj.

Ili ankaŭ estas viktimoj de malinfektigaj ĥemiaj produktoj, kiuj okazigas al ili vundojn en la haŭto kaj okuloj.

Malakceptu la spektaklojn kun bestoj: La animaloj ne estas amuziĝo-celo. La bestoĝardenoj, akvarioj, cirkoj, toreadoj, ĉasado, fiŝkaptado okazigas forigon de libero, sufero kaj morto.

 

Artikolo tradukita el la hispanlingva retpaĝaro LeonVegano.net

2 komentoj

  1. Bona artikolo, kiu tuŝas nian kulturan bazon kaj nian supozon, ke la homo estas la korono de la kreaĵo. Aliaflanke kiu ne estas tuŝita, vidante grandajn aŭ facinajn bestojn kaptitajn? Ĉar iliaj aperoj estas tiel mirindaj kaj malofte oni povas renkonti ilin. Tamen ni devas ege repripensi tiun aferon.

  2. Saluton !
    “Malakceptu la spektaklojn kun bestoj: La animaloj ne estas amuziĝo-celo. La bestoĝardenoj, akvarioj, cirkoj, toreadoj, ĉasado, fiŝkaptado okazigas forigon de libero, sufero kaj morto.”
    … okazigas 1) forigon de libero 2) suferoN 3) kaj mortoN.
    (Forgesu tiun noton, ĉu ne ? mi nur legas esperanton, mi ne lernas ĝin)
    Samideane via,

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *