La ĉiao-semoj

Ĉu la ĉiao-semoj estas supernutraĵo?
Ne ekzistas akademia difino pri tio, kio estas supernutraĵo, ĉar precipe temas pri merkatika afero, sed ni povas diri ke la menciitaj nutraĵoj en tiu ĉi kategorio posedas pli altan kvanton da nutrigaĵoj komunaj, inkluzive de vitaminoj, mineraloj, kontraŭoksidaĵoj kaj plant-nutraĵoj.

Surbaze de tia difino, la ĉiao-semoj meritas la nomumon ”supernutraĵo” ĉar ili estas idealaj fibro-fonto kaj riĉaj je kontraŭoksidaĵoj, kalcio, proteinoj kaj grasaj acidoj omego-3 el vegetaĵa origino.

Ili reduktas la manĝemon kaj donas al ni pli rapidan sat-senton, ĉar ilia grando dekobliĝas pro la akvo, kreante ĉirkaŭan ĝelon kiu donas tiun satsenton. Kiam oni kombinas la semojn kun likvo (akvo, vegetaĵa lakto, suko, jogurto) formiĝas ĝelo danke al la solvebla fibro kiun ĝi havas, kio ĝi nin helpas ne tro manĝi kaj malfruigi la pliigon de sukero en la sango

Christopher McDougall, atleto de longaj maratonoj kaj aŭtoro de la libro “Born to Run” certigas ke la ĉiao-semoj estas senescepta nutraĵo por atletoj. “Koncerne nutrician enhavon, unu kulero da ĉiao-semoj egalas al kirlaĵo el salmo, spinacoj kaj hormonoj por homa kreskado” li skribis.

La gusto de la ĉiao-semoj estas mola kaj agrabla kaj uzeblas en ĉiaj receptoj, saŭcoj, panoj, desertoj, kirlaĵoj, en salatoj. La limo estas via imago mem. Temas pri tre plur-uzaj semoj kaj alia el la avantaĝoj de nutraĵo kun tia alta koncentraĵo estas la prezo kiun ĝi havas, kvankam ĝi povas ŝajni multekosta se oni komparas la prezon kun tiu de aliaj semoj kaj sekaj fruktoj.

La diskonigado de buŝo al buŝo estas unu el la faktoroj kiuj lastatempe popularigis la ĉiao-semojn en la tuta mondo, kun pli da homoj kiuj aldonas ilin al la ĉiutaga manĝado. Tamen, kompare kun la alta reklamado kiun ĝi ĉie ricevas, la esploroj en homoj kiuj certigu la efikecon por la sano apenaŭ ekzistas. Do, provu vi kaj havu vian propran opinion. Eble vi ne plu forlasos ĝin. 🙂

Kiel konsumi la ĉiao-semojn?
La plej ofta maniero estas miksante la semojn kun akvo, suko aŭ alia likveca nutraĵo, tiel ĝi rapide absorvos post malpli ol dek minutoj grandan kvanton da likvo inter 9-12 fojoj ĝian volumenon.

Proprecoj de la ĉiao-semoj
La ĉiao-semoj havas duoblon el la proteino de alia ajna semo, 5 fojojn la kalcio de la lakto, krom grandaj kvantoj da nepraj acidaj grasoj omego-3. Ĝi ankaŭ estas fonto de magnezo, kupro, manganezo, niacino, zinko kaj aliaj vitaminoj.

2 komentoj

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *