Ekologia katastrofo en Indonezio pro la palm-oleo. Kiel helpi?

Unu el la mediaj katastrofoj plej gravaj de nia jarcento okazas en Indonezio:

Pli ol mil incendioj en la arbaroj kaj bruligado de terenoj afliktas de antaŭ kvar monatoj ĉi tiun landon de la azia sudoriento, inkluzive de ĝia etendiĝo al Malajzio kaj Singapuro. Krom la rekta damaĝo al la sano de centmiloj da loĝantoj, ĉar la kvalito de la aero en la urboj multe falis, la ekosistemoj de miloj da specioj bestaj kaj vegetaĵaj estas detruitaj aŭ malpliigitaj. La damaĝo estas nekalkulebla.

La insuloj Sumatro kaj Borneo, frapitaj pro centoj da incendioj ekde julio, estas neanstataŭeblaj bestoŝirmejoj de specioj kiaj la orangutango, la pigmea elefanto, tigroj kaj rinoceroj de Sumatro. En ĝiaj vastaj arbaroj ankaŭ vivas arkaikaj popoloj kiaj la aŭstroneziaj dajakoj, kenjahoj kaj kajanoj, jam malpliiĝintaj pro diversaj kialoj. La damaĝita areo produktas tage la ekvivalenton al la karbona duoksido kiun produktas la tuta usona ekonomio, sed en zono multe pli reduktita.

orangutanesdeborneo

La kialo por tiuj gravaj incendioj havas du vizaĝojn. Ĉiujare, Indonezio suferas je similaj okazintaĵoj je malpli granda skalo, pro la bruligado de terenoj kiuj okazas, leĝe aŭ kaŝe, cele al la forigado de la arbaro kaj ekprodukti la palmon por elpremi ĝian oleon. La palmoleo havas, en la nuntempo, grandan mendadon, ĝi estas natura, ankoraŭ genetike ne modifita kaj estas malmultekosta (kvankam la kosto de la produktado estas peza por la medio). La homoj konsumas enorman kvanton da oleoj, kaj la palmo estas, laŭ hektaroj, 10 fojojn pli produktiva ol la kolzo aŭ la sojo. La senarbarigo de Indonezio, do, ŝuldiĝas al la vasta uzado de oleo kaj la efiko de la palmoleo. Al ĉio ĉi aldoniĝas la klimata singulareco de ĉi jaro: la fenomeno nomata ”El-Ninjo” kiu aktive agis ĉi jare; Indonezio rare havis malsekajn someron kaj aŭtunon, kio favorigis la disvastigon de incendioj.

Krom la terure alta kosto por la homoj kaj la sankrizo en Indonezio, la impakto estis ankaŭ tre videbla inter la orangutangoj. Ĝiaj du specioj, la sumatra kaj bornea, troviĝas en serioza danĝero je malapero. Unu el la plej gravaj centroj de rehabilitiĝo por orangutangaj beboj raportis ke ĝiaj 16 specimenoj havis spir-malsanojn pro la fumo. En la ontaj du monatoj, anoncis la Fondaĵo por la Supervivado de la Orangutango de Borneo, estos granda la vera damaĝo okazigita al la specio. La Fondaĵo savis plurajn masklajn kaj inajn plenkreskulojn post la detruado de ilia vivmedio, kelkaj, domaĝe, kun damaĝoj nesanigeblaj en la okuloj. Kaj tiu ĉi estas nur unu el la bestoj en danĝero, unu el la miloj da bestoj kiuj suferas pro la incendioj. Alia, ekzemple, estas la abeloj. Ili estas nepraj por la polinizado en la produktado de multaj plantoj kaj, laŭ kalkuloj, ili estos restarigitaj nur post tri jaroj.

Orangután1
Organgutangino kaj sia ido savitaj el incendio

Ĉirkaŭ 16 mil kvadrataj kilometroj da arbaroj kaj terenoj estis bruligitaj. Antaŭnelonge alvenis la pluvo. La solvo estas enigmo ĉar la problemo venas de antaŭ kelkaj jaroj: plejparto el la mitaj virgaj arbaroj de Borneo malaperis cedinte la lokon al la palmoj.

Se ni ne plu konsumas aĵojn por kies ellaborado estis uzita la palmoleo (krom la certigo ke la palmoleo venas el la respondeca kaj ekologia kultivado) ni helpos, eĉ per guteto, savi la arbaron, plibonigi la sanon de centmiloj da homoj kaj protekti kaj savi la organgutangojn kaj milojn da aliaj specioj minacitaj pro la palmoleo. Ek!

2 komentoj

  1. Dankon pro tiu tre malĝoja rakonto. Eĉ se ni nur povas fari malmulte pri tiu afero, ni provu.

    1. vi ja pravas! kelkfoje ni pensas ke ni solas ke ke nia peno valoras por nenio sed se tutmonde multaj homoj tiel agas, certe tio havas pozitivajn postlasojn. Ni scias ekz. ke danke al veganoj, pasintjare en Usono 400 milionoj da bestoj ne estis murditaj pro nekonsumo. Tiel same povas okazi rilate al la palmoleo.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *