Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!

Ĉio ekmodiĝas kaj rilate al amorado esti avangarda ankaŭ eblas. Nuntempe, multaj personoj ŝanĝas siajn lateksajn kondomojn favore al aliaj, pli naturaj kaj kongruaj kun la vivmedio, t.e. la veganaj kondomoj por uloj kiuj akceptas kaj sekvas tiun ”vivfilozofion” kaj kiuj argumentas ke veganismo ne nur temas pri manĝado, sed pri pli vasta vivstilo.

La veganaj kondomoj estas malsame fabrikataj kompare al la tradiciaj lateksaj kondomoj. Ili ja same estas lateksaj, sed naturaj, rekte eltiritaj el la kaŭĉukarbo. La kaŭĉukarabaroj de Malajzio (precipa lateksfonto) estas organikaj kaj daŭripovaj, sen genetikaj modifoj. Kiam arbo kreskas kaj ĉesas produkti la latekslakton, la semoj anstataŭas la originajn arbojn kaj estas replantitaj. Cetere, ili estas liberaj je glicerino kaj parabeno.

La veganaj kondomoj ne havas kazeinon, kio estas laktoderivaĵo, ĉar la vegana filozofio malakceptas ajnan bestan ekspluatadon kaj forigas la konsumon kaj uzon de lakto bovina kaj ties produktoj.

Ili ankaŭ ne havas Nonoksinolo-9, surfaktanto kiu malkomponas la spermomurojn por senaktivigi ĝin (troviĝanta ĉe la spermicidoj), la latekso estas anstataŭigita de poli-isopreno kaj krome ne estas testataj per uzado de bestoj. En la merkato ankaŭ ekzistas lubrikaĵoj kaj spermicidoj veganaj por plialtigi la sekurecon de la kondomoj: ili havas nek konservaĵojn nek kemiaĵojn.

Veganaj kondomoj jam troveblas en pluraj landoj kiaj Usono, Hispanio, Svedio, Ĉilio kaj aliaj landoj kaj per interreto ili povas esti ricevataj preskaŭ en ĉiuj anguloj de la mondo. Mezume unu pakaĵo kun 6 kondomoj kostas pli malpli 5 eŭrojn.

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *