Flava rizo kun sojviando kaj legomoj

Saluton amikoj! En Kubo ni ofte manĝas rizon kun viando (kutime porkaĵo) kaj kelkaj legomoj. Mi regalis amikojn ĉe mi kaj mi volis fari similan pladon sed kompreneble ĝi estis tute vegana! Por anstataŭi la viandon mi simple uzis teksturigitan sojon kiu estas relative granda kaj similas al haketita viando. 

Ingrediencoj:

  • 1 taso da rizo
  • Manpleno da dika teksturigita sojo
  • Cepo
  • Verda kaj ruĝa kapsiko
  • 100 gr da kukurbeto
  • 100 gr da melongeno
  • Manpleno da pizoj
  • (laŭplaĉe aldonu ankaŭ ĉampinjonojn, maizon, kukurbon…)
  • Salo
  • Olivoleo
  • Nigra pipro
  • Kumino
  • Natura kolorigaĵo
  • Origano (seka)
  • Petroselo (seka)
  • Koncentrita tomatsaŭco
  • Pulvorigita ajlo.
  • Akvo

Paŝoj:

  • Unue lasu dum 15 minutoj la teksturigitan sojon en varma akvo kun salo kaj sojsaŭco.
  • Preparu ĉion kion vi bezonos por la rizo: tranĉu la kapsikojn, la cepon, la melongenon kaj la kukurbeton.
  • En kaserolo taŭga por kuiri rizon, unue faru sofriton: aldonu al ĝi kelkajn supkulerojn da olivoleo kaj la tranĉitajn cepon kaj kapsikojn kaj movu. Kiam ĝi estos sufiĉe varma, aldonu la teksturigitan sojon kaj la koncentritan tomatsaŭcon kaj konstante movu.
  • Nun aldonu ankaŭ la tranĉitajn melongenon kaj kukurbeton. Se vi volas aldoni pliajn legomojn aŭ fungojn, faru 😉
  • Spicu la sofriton kaj movu du minutojn pli kaj aldonu la tason da rizo kaj daŭre movu kaj miksu ĉion. Nun kovru la rizon per akvo. Unu taso da rizo, du da akvo 😉
  • Poste aldonu la salon, kuminon, origanon, ajlon, nigran pipron, petroselon kaj naturan kolorigaĵon, movu ĉion kaj kontrolu ke ĝi havas bonan guston.
  • Lasu la rizon je alta fajro kaj lasu ĝin boli ĝis la akvo ekkonsumiĝas, tiam, metu ĝin en la fornon je 200 gradoj dum 5-8 minutoj. Elfornigu ĝin kaj ek! Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *