Burgero el rizo, kikeroj kaj beto!

La farado de veganaj burgeroj estas vera arto kiu nur konas limon, via kreemo! El multaj vegetaĵoj eblas fari tre bongustajn burgerojn kun tre malsamaj gustoj! Tiu ĉi kiun mi prezentas al vi estas nutricie sufiĉe kompleta burgero ĉar ĝi kombinas guŝojn kun cerealo, kio donas bonkvalitajn proteinojn kaj beto kiu havas sufiĉe da akvo, fibro, mineraloj kaj vitaminoj.

Tiu ĉi recepto estas relative facila kaj farebla en multaj lokoj de la mondo pro la tutmondeco de ĝiaj ingrediencoj. Por fari ĝin ni bezonas:

Ingrediencoj:

  1. 400 gr da rizo 
  2. 500 gr da kikeroj
  3. 3 betoj
  4. Olivoleo
  5. Spicoj

Paŝoj:

Unue ni kuiru la rizon kun iomete pli da akvo ol kutime por ke ĝi iĝu pli glueca. Mi uzis endosigitajn kikerojn de supermakto sed se vi volas kuiri ilin, tio eĉ pli bone estus. Per forko tretu la kikerojn ĝis kreado de pasto. Poste kirlu la kuiritajn betojn kaj miksu ĉion kaj movu bone por ke ĉio iĝu sameca pasto.

Aldonu al la pasto la spicojn laŭplaĉe. Mia havas origanon, kuminon, Provenco-herbojn, kareaĵon, pulvorigitajn cepon kaj ajlon kaj petroselon. Movu ĝin denove. Konservu la paston dum 30 minutoj por ke ĝi iĝu pli konsista sed se vi volus tuj fari la burgerojn, aldonu iom da raspita pano.

Donu formon al viaj burgeroj permane aŭ per burgermuldilo kaj kuiru ĝin sur pato aŭ en la forno kaj manĝu ĝin kun bona salato!

 

Bonan apetiton!

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *