Fanzeranto, revueto kultura en esperanto

Saluton karaj legantoj! Ĉu vi scias kio estas Fanzeranto? Temas pri eta revuo eldonita pdf-formate en Brazilo kun la celo diskonigi kulturaĵojn en esperanto, rapide kaj etkoste. Ĝia unua numero aperis en 2010 kaj ĝia lasta apero iĝis la deka! Ekde la septembra numero aperis en ĝi sekcio pri veganaj receptoj de VeganArto. Sed ĉi foje por proksimigi la legantaron kun veganismo ne nur aperis recepto sed ankaŭ artikolo “Ĉu vi estas vegano?” kiu per facila lingvaĵo mi provis klarigi kio ĝi estas kaj kial indas esti vegano. Mi rekomendas ĝin por legado ĉar ĝia aspekto estas alloga, okulplaĉa kaj moderna. Diskonigu ĝin ankaŭ por motivigi ĝian kreinton pludaŭrigi ĝin!

Klaku ĉi tie por vidi ĉiujn numerojn de Fanzeranto!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *