Gepatroj de veganaj infanoj povus esti enkarcerigitaj en Italio

Chef girl preparing healthy food vegetable salad over white background

Laŭ la itala tagĵurnalo La Repubblica, la iniciato prezentita de la deputito Elvira Savino de la partio Forza Italia antaŭvidas du jarojn en karcero por la gepatroj se la infanoj estas mapli ol tri jaraĝaj, ĉar ĝi celas “meti finon al la senprudentaj kaj danĝeraj nutriciaj kondutoj”.

La parlamentanino diris ke la projekto ampleksiĝas al ĉiuj dietoj kiuj ne enhavu “esencajn elementojn por la kreskado”.

Tiu ĉi propono estigis fortan naciskalan debaton, post la prezentado de kazoj de infanoj enhospitaligitaj pro subnutriĝo, pro kio la instancoj pri justico diris ke la malpliaĝuloj devus manĝi viandon almenaŭ unu fojon semajne.

Denove ni trovas la antaŭjuĝojn de homoj kiuj tute ne scias pri nutrado! Ĉiutage multaj infanoj suferas la konsekvencojn de la neplanita manĝado kiun la gepatroj donas al ili. Hospitaloj plenplenas je multaj infanoj sed ĉiuj silentas. Tamen, povas esti tutmonde malpli ol kvin kazoj je subnutritaj infanoj kaj ili iĝas novaĵo. La parlamentanino aŭ kaŝas aŭ ignoras la publikigaĵojn de multaj prestiĝaj institucioj* pri dieto kaj nutrado, kiuj diris ke la vegana vivstilo (dieto) taŭgas eĉ dum gravediĝo, la mamnutrado kaj la infanaĝo. Ili rekomendas bone plani la dieton, ke ĝi inkluzivu certajn havendajn vitaminojn kiaj Vitamino B12 kiu ne troveblas nature en vegetaĵaj manĝaĵoj sed multaj el ili estas riĉigitaj, ekzemple, la sojaĵoj kaj multaj vegetaĵaj ”laktoj”.

Se ni volas ŝanĝi la nunan situacion kiun la bestoj suferas, tio devas komenciĝi jam ĉe la novaj generacioj, kiuj estas pli sentivaj rilate al ĉi afero. Laŭ diversaj statistikoj, veganismo multe kreskas en landoj kiaj Germanio, Britio, Usono kaj Hispanio ĉefe inter junaj homoj (15-34 jaraĝaj). En tiuj ĉi landoj ankaŭ disfloras veganajn komercejojn kaj riĉan kaj abundan literaturon, inter kiuj, gvidlibrojn por varti sanajn infanojn. Sed ne nur libroj, ankaŭ forumoj, eventoj kaj aŭdvidaĵoj helpas kaj kuraĝigas la gepatrojn por ke la idoj kresku sanaj, veganaj kaj feliĉaj!

*La plej grandaj organizoj de profesiaj nutriciistoj garantias la striktan vegetaranan nutradon. la Akademio de Nutricio kaj Dietoscienco de Usono (antaŭe Usona Dieta Asocio), kun pli ol 67.000 profesiuloj pri nutrado, diras ke: «La vegetaranaj dietoj adekvate planitaj, inkluzive de la tute vegetaranaj aŭ veganaj, estas sanaj, nutricia taŭgaj kaj povas esti bonaj por la sano en la preventado kaj traktado de certaj malsanoj. La bone planitaj vegetaranaj dietoj estas konvenaj dum ĉiuj etapoj de la vivciklo, inkluzive de la gravediĝo, mamnutrado, infanaĝo kaj adoleskeco, kaj por atletojs». Multaj aliaj organizoj ankaŭ subtenas la vegetaranan nutradon: la Departamento de Agrikulturo de Usono (USDA), la Asocio de Dietistoj de Kanado, la Dieta Asocio de Nov-Zelando, la Monda Fondaĵo por la Esploro de Kancero, la Usona Instituo por la Esploro de Kancero, la Usona Akademio de Pediatrio, la Hispana Federacio de Dietistoj-Nutriciistoj, la Komitato de Kuracistoj por Responsa Medicino, la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *