Betotrinkaĵo je 5 minutoj:
Ingrediencoj por du homoj:
• 3 karotoj.
• 1 pomo.
• 1 beto.
Preparado:
1. Bone purigi la ingrediencojn per legombroŝo.
2. Kirli ĉiujn ingrediencojn per kirlilo, filtri kaj servi.
Terapeŭtikaj efikoj:
• Kontraŭoksidiga. • Revivliga. • Kontraŭkancera. • Aldonas bonkvalitan sukeron al nia korpo. • Stimulas la bonan funkciadon de la lieno, pankreato kaj hepato. • Ĝi aldonas bet-karotenojn, naturaj antaŭantoj de la vitamino A, ŝirmanto de la haŭto kaj aliaj organoj. • Riĉa je vitaminoj B3, B6, B9. • Riĉa je vitaminoj C kaj E. • Ĝi donas mineralojn kiel kalcio, zinko, kalio, nepraj por la homa korpo. • Alta enhavo de vegetaĵa fibro. • Ĝi protektas nin de la malvarmumo. • Diureziga. • Refreŝiga. • Sangelpuriga.
Konsilita por:
• Fortigi kaj prepari la haŭton por sunumado. • Malfruigo de la ĉela maljuniĝo. • Tre refreŝiga kaj sangelpuriga. Trinkata inter manĝoj ĝi estos bona helpanto en ajna kontraŭtoksikiga dieto. • Sportistoj. Ĝi estas tuja energifonto kaj aldonas vitaminojn kaj mineralojn. • Maldikigaj dietoj. • Fumantoj aŭ personoj kun maltaltaj korpdefendiloj. • Malpliigo de la efektoj de media poluado.
Ideala por:
• La ideala momento por ĉi tiu kirlaĵo estas la vespero ĉar ĝi potencigas sian efekton sur malsamajn organojn de la digesta sistemo. • Rekuperigi la organismon post tago da sunumado. • Post sportumado nin helpos reakvumigi la organismon kaj rekuperi sukerojn, vitaminojn kaj mineralojn. • Ideala kiel trinkaĵo por infanoj, junuloj kaj maljunuloj.